Johann Peter Hebel

Johann Peter HEBEL [johan pete hebl] (naskiĝis la 10-an de majo 1760 en Basel, mortis la 22-an de septembro 1826 en Schwetzingen) estis germana verkisto.

Johann Peter Hebel
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1760 (1760-05-10)
Morto 22-an de septembro 1826 (1826-09-22) (66-jaraĝa)
en Schwetzingen
Religio luteranismo vd
Lingvoj germanaalemana vd
Ŝtataneco Grandduklando Badeno vd
Alma mater Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo vd
Profesio
Okupo poeto • Protestanta teologo • verkisto • universitata instruisto • teologo vd
Laborkampo literaturoteologio • eduka sistemo vd
Aktiva en SchopfheimKarlsruheErlangenLörrach vd
Verkado
Verkoj Allemannische Gedichte vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis teologion en Erlangen kaj laboris ekde 1780 kiel instruisto kaj vikario en la loĝloko Hertingen (nun parto de la komunumo Bad Bellingen) kaj en la urbo Lörrach. Ekde 1791 li instruis en la gimnazio de Karlsruhe kaj de 1808 ĝis 1814 li okupis la postenon de ĝia direktoro. En la jaro 1819 li fariĝis prelato kaj deputito de la badena parlamento.

La verkaro de Johann Peter Hebel konsistas ĉefe el poemoj, rakontoj kaj anekdotoj en la alemana dialekto, parolata en trilanda regiono kuniganta partojn de Germanio, Francio kaj Svislando.

Listo de verkoj redakti

  • Alemannische Gedichte (poemoj, 1803)
  • Schatzkästlein des rheinischen Hausfreundes (rakontoj kaj anekdotoj, i.a. Kannitverstan, 1811)
  • Biblische Geschichten (rakontoj, 1824)

En Esperanto aperis redakti