Johann Strauß (patro)

aŭstra komponisto

Johann Strauß (patro) (Johano Ŝtraŭs [JOhan ŝtraŭs]), aŭstra komponisto, naskiĝis en Vieno la 14-an de marto 1804 — mortis en Vieno 25-an de septembro 1849, patro de Eduard (Eduardo), Johann (Johano) kaj Josef (Jozefo); ekde 1819 altviolonisto en la kvarteto de Joseph Lanner, poste helpdirektisto en ties orkestro, 1825 li fondis danckapelon, kun kiu li ekde 1833 faris koncertvojaĝojn ĝis Francio kaj Anglio. 1835 li fariĝis en Vieno kortega balmuzikdirektoro. Strauß estis kune kun Lanner la fondinto kaj reprezentanto de la viena dancmuziko en la tuta Eŭropo, precipe de la viena valso. Li komponis pli ol 250 verkojn, inter ili 150 valsoj: "Das Leben ein Tanz" (La vivo estas danco) verko 49; "Heimat-Klänge" (Hejmlando-Sonoj) verko 84; "Cäcilien-Walzer" (Cecilio-Valso) verko 120; "Loreley-Rhein-Klänge" (Lorelej-Rejno-Sonoj) verko 154; "Herz-Töne" (Koro-Tonoj) verko 203; "Die Schwalben" (La Hirundoj) verko 208; 34 kvadriloj, 28 galopoj "Chineser-Galoppe" (Ĉinulo-Galopo) verko 20; 14 polkoj "Kathinka-Polka" (Katinka Polko) verko 210; "Frederica-Polka" (Frederiko-Polko) verko 239, kaj 16 marŝoj: inter ili la plej konata kaj ŝatata "Radetzky-Marsch" (Radecki-Marŝo) verko 228, kiun ludas ĉiujare la Viena Filharmonia Orkestro kiel lastan muzikpecon en la Viena Novjara Koncerto.

Johann Strauß
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1804 (1804-03-14)
en Vieno
Morto 25-an de septembro 1849 (1849-09-25) (45-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo infekta malsano
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Subskribo Johann Strauß (patro)
Familio
Patro Franz Borgias Strauss
Patrino Barbara Strauss
Edz(in)o Maria Anna Streim
Amkunulo Emilie Trampusch
Infanoj Josef StraussJohann Strauß la filoEduard Strauss
Okupo
Okupo komponistodirigento
Verkoj Radetzky March
vdr