Johann Valentin Meder

Johann Valentin Meder (naskiĝis la 3-an de majo 1649 en Wasungen (Werra); mortis en julio 1719 en Rigo) estis germana komponisto kaj kantisto.

Johann Valentin Meder
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1649 (1649-05-03)
en Wasungen
Morto 30-an de junio 1719 (1719-06-30) (70-jaraĝa)
en Rigo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Meder naskiĝis en Wasungen proksime de Meiningen en muzikistan familion. Lia patro Johann Erhard Meder kaj kvar fratoj ĉiuj estis orgenistojkantoroj.

Komence li studis teologion en Lepsiko (1669) kaj poste en Jena, tamen ne finis la studadon sed iĝis profesia kantisto. Ekde 1671 vivis vageman vivon kiel muzikisto en diversaj profesiaj pozicioj, kiu kondukis lin trans Gotha, kie li laboris en 1671 kiel kortegokantisto, Kassel, Bremeno (167273), Hamburgo (en 1673), Kopenhago kaj Lübeck (kie li trafis en 1674 sur Dietrich Buxtehude).

Ekde 1674 ĝis 1680 li estis kantoro ĉe la gimnazio de Reval (nuntempe Tallinn). Post restado en Rigo de 1685 ĝis 86 li sukcedis Balthasar Erben kiel kapelestro ĉe la preĝejo Marienkirche en Dancigo en la jaro 1687. En 1698 la urbokonsilantaro de Dancigo rifuzis la permeson pri la prezentado de lia opero Die wiederverehligte Coelia. Li prezentis ĝin do en la proksima urbo Schottland (nuntempe Nowe Szkoty), kio sekvigis lian maldungadon en Dancigo. Post mallonga dungiteco kiel kantoro ĉe la katedralo de Königsberg en 1700 li iris al Rigo, kie li enhavis similan profesian pozicion ĝis sia morto.

Verkoj redakti

De li konserviĝis motetoj, kantatoj, unu Mateo-Pasiono, samkiel diversaj verkoj da instrumenta muziko.

Literaturo redakti

  • Johann Mattheson: Grundlage einer Ehrenpforte
  • Franz Keßler: Danziger Kirchenmusik

Eksteraj ligiloj redakti