Johanna Esterházy

Grafino Johanna ESTERHÁZY [esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Johanna estis hungara-aŭstra harpistino, mecenatino. Ŝia origina naskiĝnomo estis Batthyány Johanna [batjAni], ŝia nobela (grafa) antaŭnomo estis galánthai, kelkloke ŝia persona nomo estis Jeanne.

Johanna Esterházy
Persona informo
Naskonomo Batthyány Johanna
Naskiĝo 5-an de septembro 1798 (1798-09-05)
en nekonata valoro
Morto 8-an de junio 1880 (1880-06-08) (81-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Patro Nepomuk János Batthyány
Edz(in)o Alajos Esterházy
Okupo
Okupo muzikisto • harpisto • pianisto
vdr

Johanna Batthyány[1] naskiĝis la 5-an de septembro 1798, ŝi mortis la 8-an de junio 1880 en Vieno (Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

Johanna Batthyány geedziĝis al Esterházy-familio en 1818, poste ŝi uzis la nomon Esterházy. (Ŝi neniam naskis.) Ŝi studis harpoteknikon en Vieno de en:Elias Parish Alvars ekde 1836, kiu tiutempe estis la plej konata harpisto tutmonde. Li instruis ŝin ĝismorte en 1849, poste ŝi lernis de aliaj majstroj. En 1852 ŝi aĉetis vilaon en Vieno, kie ŝi vivis ĝis sia morto. Samtempe ekde 1852 ĝis 1875 ŝia majstro estis en:Johann Dubez. Johanna Batthyány sen idoj ofte estis mecenato.

Fontoj redakti

Referencoj redakti