Johannes Diderik van der Waals

nederlanda fizikisto

Johannes Diderik van der WAALS (naskiĝis la 23-an de novembro 1837 en Leiden; mortis la 8-an de marto 1923 en Amsterdamo) estis nederlanda fizikisto.

Johannes Diderik van der Waals
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1837 (1837-11-23)
en Leiden
Morto 8-an de marto 1923 (1923-03-08) (85-jaraĝa)
en Amsterdamo
Tombo Amsterdam New Eastern Cemetery vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de Lejdeno vd
Familio
Edz(in)o Anna Magdalena Smit vd
Infanoj Jacqueline E. van der Waals • Johannes Diderik van der Waals jr. vd
Profesio
Okupo fizikistokemiistoprofesoro • matematikisto • teoria fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Pieter Rijke vd
Verkado
Verkoj radiuso de van der Waals ❦
ekvacio de Van-der-Waals vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post sia studado, li estis instruisto en lia hejma urbo Leiden. Sen akiro de abiturienta ekzameno (necesa por studado), li vizitis (1862 ĝis 1865) en la Universitato Leiden prelegojn kaj seminariojn. Tie li akiris plivastigon de la instrua atestilo pri fakoj de matematiko kaj fiziko. Ekde 1864 li estis instruisto en Deventer. En 1866 li transprenis postenon ĉe la gvidanta lernejo en Den Haag, kie li estis pli poste lerneja direktoro. La instruadon natursciencoj ebligis por li ŝanĝiĝo de leĝo, kiu permesis instrui tiujn sen abiturienta ekzameno. Van der Waals finis 1873 sian studadon kun disertacio en fiziko. Li aktivis kiel profesoro de fiziko ekde 1877 ĉe la Universitato de Amsterdamo.

Laboro redakti

Van der Waals esploris i. a. la rilaton inter la molekuloj kaj okupiĝis pri teorioj de la materia stato. Li malkovris en 1869 la interefikon de fortoj inter molekuloj – la pli poste post li nomumita forton de Van-der-Waals. Li ellaboris en 1873 kadre de lia doktoriĝa laboro, modelon pri kontinueco de gasformaj kaj likvidaj statoj de la materio. El tio skizis li stat-ekvacion, kiu montris ke la agrego-statoj de gasoj kaj likvaĵoj transformiĝas ne nur unu en la alian, sed tiuj agrego-statoj baziĝas je la sama fizikaj bazprincipoj.

Por lia laboraĵo ricevas van der Waals en 1910 Nobel-premion pri fiziko "por siaj laboraĵoj pri la statoekvacio de gasoj kaj likvaĵoj".

Vidu ankaŭ redakti