Johannes Kepler ATV

La Johannes Kepler ATV, aŭ Aŭtomatigita Translokiga Veturilo 002 (ATV-002), estis senhoma transporta kosmoŝipo de la Eŭropa Kosma Agentejo (EKA, angla mallongigo ESA). Ĝi havas sian nomon laŭ la germana astronomo Johannes Kepler.[1] La kosmoŝipo ekvojis la 17-an de februaro 2011, en misio provizi la Internacian Kosmostacion (IKS, angla mallongigo ISS) per gaso por movado de la stacio, per aero kaj per seka kargo. La transportata kargo en tiu misio pezas 700 kg, kaj la tuta veturilo 20 000 kg. De la 24-a de februaro kaj la 20-a de junio la veturilo ligiĝis al la kosma stacio. Post plenumo de la misio, je la nokto al la 22-a de junio 2011 en suda parto de Pacifiko estis dronigita la kosma veturilo.

Johannes Kepler (ATV-002) post disiĝo de la Internacia Kosmostacio la 20-an de junio 2011

Johannes Kepler estis la dua ATV, post unua misio de 2008 nomata laŭ la franca scienc-fikcia verkisto Jules Verne.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti