Johannes Major (vere: Groß; naskiĝinta la 26-an de decembro 1564 en Reinstädt, mortinta la 4-an de januaro 1654 en Jena) estis germana teologo protestantisma.

Johannes Major

Vivo redakti

Estante filo de la kamparano Johannes Groß kaj de ties edzino Margaretha Ackermann li lernis unue en la loka bazlernejo. Pro atentigo pri elstaraj kapabloj rapide komprendadi oni sendis lin en 1574 al Vajmaro kie li povis transsalti plurajn klasŝtupojn. Pro febrego li devis dum certa tempo reveni hejmen; post unu jaron ĉe lernejo en Orlamünde eblis reveni Vajmaron. Post finstudo tie Major membriĝis al la kantistaro de la princa kapelo.

En 1581 li forlasis Vajmaron por frekventi lernejojn en Szczecin, Kołobrzeg kaj Hof. Tio sufiĉis por povi komenci universitatajn studojn kaj li iris en 1584 al la Universitato de Jena ĝuante stipendion. Pro monomanko li ne sukcesis magistriĝi petante la filozofian fakultatestraron povi fari matematikajn prelegojn. Tio permesitis kaj prelegoj liaj vere furoris. La teologo Georg Mylius, kiu venis en 1589 al Jena, subtenis liajn teologiajn studojn ludonante librojn siajn. Per posteno de ĉefinstruisto ĉe sinjoro von Ritzenstein eblis plibonigi ĝenerale la financan staton.

Kiam Mylius iris en 1592 al Wittenberg por vizitadi komunumojn Major kunvenis konsilistece. La saman jaron li nomumitis diakono en Vajmaro. Dumdiakonade li disputis kun la sekvantoj de la doktrinoj de Samuel Huber. Post la definitiva ekdeĵoro wittenberg-a de Mylius duko Johano la 3-a (Saksio-Vajmaro) nomumis Major superintendanto en Jena. En 1611 li transprenis post la morto de Petrus Piscator profesoran postenon pri teologio en Jena kaj doktoriĝis en 1612 kun Abraham Lange. Dum 43 jaroj da profesoreco pri teologio li estis dum al Tridekjara milito rektoro kvarfoje, krome vicrektoro kaj plurfoje ankaŭ dekano de la teologia fakultato. Li entombigitis en la Miĥaelo-kirko en Jena.

Familio redakti

Major dufoje edziĝis. Nupton sian unuan li faris en la 25.9.1592 kun Maria Kopf, filino de tukfaristo el Jena. Konatas jenaj infanoj:

  • Ludwig I Major (1594-1595)
  • Johann Andreas Major (1595-1654), pastoro en Lehnstedt kaj Isserstedt
  • Ludwig II Major (1597-1600)
  • Georg Major (* 1599)
  • Nicolaus Major (* 1602)
  • Margaretha Major (1604-1609)
  • Johannes Friedrich Major (* 1600), soldato

La dua geedziĝo estis en al 26.2.1610 kun Elisabeth Schröter, filino de vajmara urbesto, kiu jam dufoje vidviniĝis. Kun ŝi li havis kvin infanojn:

  • Maria Elisabeth Major (1610-1611)
  • Johann Jacob Major (* 1613), studentis en Jena kaj Altdorf
  • Johann Tobias Major (1615-1655), teologo
  • Julius Christian Major (1616-1616)
  • Barbara Major (1617-1617)

Verkoj redakti

  • Theologus & concionator orthodoxus
  • Judicium de acatholicorum credendi regula castigatum, Jena 1630
  • Speculum exemplorum Jo. 18, Jena 1648
  • Parapharis poetica in Psalmos
  • Postilla poetica, Zerbst 1607

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti