Johannes REBMANN (16a de Januaro, 18204a de Oktobro, 1876) estis germana misiisto kaj esploristo al kiu oni atribuis faktojn kiaj esti la unua eŭropano, kun sia kolego Johann Ludwig Krapf, kiu eniris en Afrikon el la marbordoj de la Hinda Oceano. Aldone, li estis la unua eŭropano kiu trovis la monton Kilimanĝaro.[1] Novaĵoj pri la malkovroj de Rebmann estis publikigitaj de la Eklezia Misiista Inteligento en Majo 1849, sed ili estis miskonsideritaj kiel fantasto dum la venontaj dekdu jaroj. La Geografia Societo de Londono subtenis ke la neĝo ne verŝajne ekzistas en tiaj latitudoj kaj konsideris la informon kiel la halucinaĵo de malari-frapita misiisto.[2] Nur en 1861 esploristoj komencis klopodojn mezuri Kilimanĝaron. Ekspedicioj al Tanzanio inter 1861 kaj 1865, estritaj de la germana barono Karl Klaus von der Decken, konfirmis la informon de Rebmann. Kune kun sia kolego Johann Ludwig Krapf li ankaŭ malkovris la Monton Kenjo.[3] Ties verkoj tie ŝajne havis efikojn sur la futuraj afrikaj ekspedicioj fare de eŭropanoj, kiaj la faroj de Sir Richard Burton, John Hanning Speke, kaj David Livingstone.[4] Post perdi plej el vidkapablo kaj eniri en mallonga geedzeco, li mortiĝis pro pneŭmonito.

Johannes Rebmann
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1820 (1820-01-16)
en Gerlingen
Morto 4-an de oktobro 1876 (1876-10-04) (56-jaraĝa)
en Korntal-Münchingen
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj germana
Ŝtataneco Virtembergo
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Notoj redakti

  1. Rebmann, J., 1858, “Bericht einer Reise zum Kilimandscharo”, in J. L. Krapf, Reisen in Ost-Afrika ausgeführt in den Jahren 1837-55. Stuttgart, Kornthal.
  2. APG and TANAPA, 2000, Kilimanjaro: Africa’s Beacon. Harare, African Publishing Group (International) and Tanzania National Parks (Tanapa), 2a eldono.
  3. Fitzpatrick, Mary Tanzania (2005)
  4. Johannes Rebmann. Encyclopædia Britannica. Alirita 2a de Junio 2009.

Referencoj redakti

  • Goodson, Andrew (2011, reviziita 2015). Salimini's Chichewa in Paas, Steven (2011). Johannes Rebmann: A Servant of God in Africa before the Rise of Western Colonialism, pp. 239–50. (An examination of the Chichewa in Rebmann's Dictionary of the Kiniassa Language)
  • Gütl, Clemens. (2001) Do' Missionar vo' Deradenga.
  • Gütl, Clemens. (2002) Memoir on the East African Slave trade. - publication of an unpublished document from 1853.
  • Krapf, Johann Ludwig & Johannes Rebmann (eld. Thomas Henry Sparshott) (1887). A Nika-English Dictionary
  • Rebman, John (= Johannes Rebmann) (1877). A Dictionary of the Kiniassa Language. Eklezia Misiista Societo (represita Gregg, 1968).
  • Paas, Steven (2011). Johannes Rebmann: A Servant of God in Africa Before the Rise of Western Colonialism, 276 pages, Nűrnberg: Verlag fűr Theologie und Wissenschaft.

Eksteraj ligiloj redakti