Johannes VIROLAINEN [ Pri tiu ĉi sono aŭskulti ˈjɔhɑnːɛs ˈvirɔlɑi̯nɛn ] (naskiĝis la 31-an de januaro 1914 en Kampara komunumo de Viipuri, mortis la 11-an de decembro 2000 en Lohja) estis finna politikisto. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 18-a de decembro 1963 ĝis la 27-a de majo 1966. Virolainen estas la plej longatempa ministro de Finnlando kaj la dua plej longtempa membro de finna parlamento. Li estas en Finnlando memorata speciale kiel helpanto de la loĝantoj de ceditaj areoj, kreanto de bazlerneja deviga svedinstruo kaj forta kontraŭalkoholulo. Li estis unu el la plej gravaj efikantoj en la finna politiko en 1950–70-aj jaroj.

Johannes Virolainen
ĉefministro de Finnlando
Johannes Virolainen 1955
Johannes Virolainen 1955
Persona informo
Johannes Virolainen
Naskiĝo 31-an de januaro 1914
en komunumo Viborg (finne Viipuri) en Karelio
Morto 11-an de decembro 2000
en Lohja en Suda Finnlando
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Helsinko vd
Partio Finnlanda Centro vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Aktiva en Helsinko vd
ĉefministro de Finnlando
Dum 19631966
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis proksime de la urbo Viipuri en Karelio, tiam la dua plej granda urbo de Finnlando. Post la Vintra Milito de 1939/1940 kaj ties daŭrigo de 1941 ĝis 1944, la atakinta Sovetunio konkeris kaj aneksis tiun parton de Finnlando kaj la urbon al sia teritorio. La plej multaj finnaj loĝantoj de Viipuri kaj ankaŭ Johannes Virolainen estis evakuitaj al la "resta" Finnlando. Li ekloĝis en Lohja en Suda Finnlando, kie li iĝis unu el la gvidantoj de la fuĝintaj finnoj. Li estis konvinkita malalkoholisto, dum sia tuta vivo abstinis pri alkoholaĵoj kaj foje diris, ke li trinkus sian unuan bieron en la tago en kiu Sovetunio redonus Karelion al Finnlando.

Inter la jaroj 1945 kaj 1983 kaj de 1987 ĝis 1991 li estis membro de la nacia parlamento kaj reprezentis la politikan partion Finnlanda Centro. Inter 1965 kaj 1980 kaj post la tiama ŝtata prezidento Urho Kekkonen estis la dua plej potenca homo ene de la partio. De 1966 ĝis 1968 kaj de 1979 ĝis 1983 li estis prezidanto de la Finnlanda Parlamento, kaj inter la jaroj 1950 kaj 1979 li plenumis diversajn ministrajn oficojn en naciaj registaroj, interalie estis ministro pri edukado, pri agrikulturo, pri financoj kaj ministro pri eksteraj aferoj. En septembro 1964 li mem iĝis ĉefministro de koalicia registaro el sia partio, Nacia Koalicio, Sveda Popola Partio kaj la Liberala Popola Partio. Post plifortiĝo de la maldekstraj politikistoj en la parlamenta baloto de majo 1966 li demisiis kaj anstataŭiĝis per la socialdemokrato Rafael Paasio. Tamen la koaliciaj plimultoj en la Finnlanda Parlamento dum la sekvaj jaroj ankoraŭ plurfoje ŝanĝiĝis, tiel ke li kiel menciite ĝis 1979 plu plenumis ministrajn postenojn. Virolainen estis prezidanta kandidato en 1982. Mauno Koivisto venkis.

Virolainen estis en geedzecon du fojojn: unue kun Kaarina Virolainen kaj laste kun Kyllikki Virolainen. Kaarina estis alkoholisto; laŭ taksoj parte tial Johannes fariĝis forta kontraŭalkoholulo. Johannes havis infane mumpson, kiu peris testiklan inflamon. Tial Johannes Virolainen ne havis biologiajn infanojn; Kyllikki Virolainen havis unu filon en sia antaŭa geedzeco.

Virolainen kaj la sveda lingvo

Virolainen estas memorita ankaŭ pri tio, ke lia pensado pri la sveda lingvo ŝanĝiĝis multe. Eĉ en la 1940-aj jaroj, Virolainen ankoraŭ estis tre kritika en sia rilato al la sveda lingvo. Kiel freŝa parlamentano en 1945, li forte kritikis ĉefministron J. K. Paasikivi pri lingva klaŭzo aldonita al la Leĝo pri Terakiro, laŭ kiu la parto de finnparolantoj en la svedlingvaj regionoj de Finnlando povus pliiĝi je maksimume du procentoj dum loĝado de kamparanaj loĝantoj de ceditaj areoj. Paasikivi, kiu konsideris la svedan lingvon grava pro la longa komuna historio inter Finnlando kaj la aliaj nordiaj landoj kaj trovis pri elzorgi ĝin por ke ricevi protekton el Svedio (parolis pri lännen turva, "sekuro de la okcidento") aliflanke, severe instruis Virolainen pri sia sinteno, kaj post iĝi ministro, Virolainen ĝisfunde reviziis sian pozicion. En la jaroj 1968–1970, kiel ministro pri edukado de la dua registaro de Koivisto, li ludis ŝlosilan rolon en tio, ke oni faris la svedan lingvon devigan lernejfakon en finnlingvaj bazlernejoj. Virolainen ankaŭ konsideris la instruadon de fremda lingvo kiel tre grava eksterpolitika afero. Lia hejmurbo Lohja estas plu dulingva, kvankam en Lohja ne loĝas tiel multe svedlingvanoj, ke Lohja havus devon esti tia. Pro siaj meritoj favore al la sveda lingvo, Virolainen ricevis la arĝentan Medalon Axel Olof Freudenthal kaj la svedan Grandkrucon de la Ordo de la Norda Stelo, ĉi lasta estis transdonita al li persone de la reĝo Gustavo la 6-a Adolfo.[1] Gustavo ankaŭ ofertis al li jubilean manĝon. En sia lasta libro Valtioneuvos muistelee, kiun li publikigis en sia mortjaro, Virolainen skribas, ke li instigis bazlernejan devigan svedinstruon por ke Svedio estu lojala al Finnlando kaj havu motivon helpi ĝin. [mankas fonto]

Kromnomoj

Johannes Virolainen estas konata ankaŭ per kromnomo Vironperän Jussi – li loĝis en Lohja en urboparto aŭ vilaĝo kies nomo estis Vironperä - Jussi estas en Finnlando ordinara porvira oficiala antaŭnomo, sed tion oni uzas ankaŭ kromnome por Johannes. El lia nomo tre multe oni uzas kontraŭknalon Vihannes Jorolainen vihannes signifas legomon. Ĝi estas unu el la plej ordinaraj kontraŭknaloj en Finnlando. Krome, el la vortoj tohtori Virolainen (doktoro Virolainen) oni uzas kontraŭknalon Vihtori TorolainenVihtori estis finna en lia generacio ordinara vira antaŭnomo.

Referencoj

  1. Sarlund 1999, p. 48–50.