Johano Avetaranian
Johano AVETARANIAN (kiel Mohamedo Ŝukri Efendi naskiĝinta la 30-an de junio 1861 en Erzurum, mortinta la 11-an de decembro 1919 en Wiesbaden) estis kristana misiisto en Ŝinĝango.
Johano Avetaranian | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de junio 1861 en Erzurum |
Morto | 11-an de decembro 1919 (58-jaraĝa) en Wiesbaden |
Lingvoj | turka |
Ŝtataneco | Turkio |
Okupo | |
Okupo | tradukisto • tradukisto de Biblio |
Li tradukis la Novan Testamenton en la ujguran lingvon. Deĵorante kiel mulao li konvertiĝis al la kristanismo. En 1892 li estis la unua misiisto de la Sveda Misiista Societo (Det svenske misjonsforbund), kies misiista deirpunkto estis Kaŝgar.
Lia patrino, blindulino kaj surdmuta, mortis kiam Johano estis 2-jaraĝa. Lia patro estis derviŝo.
Literaturo redakti
- Richard Schäfer: Johannes Avetaranian. Geschichte eines Mohammedaners, der Christ wurde, Eldonejo Lepsius-Fleischmann-Grauer, Potsdam 1930, 2-a eldono.
Eksteraj ligiloj redakti
- La angla traduko A Muslim who became a Christian de John Bechard / ISBN 0-7552-0069-1, interrete legebla. angle
- Atanas Damianov: Die Arbeit der Deutschen Orient-Mission unter den türkischen Muslimen in Bulgarien von Anfang des 20. Jahrhunderts bis zum 2. Weltkrieg", Halle 2002, ISBN 3-8258-6311-5 germane