Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Sankta Johano el Damasko. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Sankta Johano.

Sankta Johano de Damasko (arabe: يوحنا الدمشقي Juhanna al-Demaŝki; greke: Ιωάννης Δαμασκήνος Ioannes Damaskēnos; latine: Iohannes Damasceno) (ĉ. 645676 - 4-an de decembro 749) estis siria monaĥo kaj pastro. Li naskiĝis kaj vivis en Damasko kaj mortis en sia monaĥejo, Mar Saba, proksime al Jerusalemo.

Sankta
Johano de Damasko
Persona informo
يوحنا الدمشقي
Naskiĝo ĉ. 645676
en Damasko
Morto 4-an de decembro 749 (0749-12-04)
en Holy Lavra of Saint Sabbas
Religio katolikismoortodoksismo vd
Lingvoj mezepoka grekaarabaantikva greka vd
Ŝtataneco Umajida Kaliflando vd
Familio
Patro Sarjun ibn Mansur vd
Gefratoj Cosmas of Maiuma vd
Parencoj Mansur ibn Sarjun vd
Profesio
Okupo teologo • verkisto • kleriko • filozofoastronomokomponisto vd
Laborkampo teologioIdolanismo vd
Verkado
Verkoj Trojeručica vd
Sanktulo, Doktoro de la eklezio
Honorata en Romkatolika Eklezio, Ortodoksa Eklezio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano de Damasko estis granda pensulo, kies intereskampo estis juro, teologio, filozofio kaj muziko, kaj kelkaj fontoj diras ke li servis kiel administranto de la islama kalifo de Damasko antaŭ la pastriĝo. Li verkis pri la kristana kredo kaj komponis himnojn kiuj ankoraŭ estas ĉiutage uzataj en la kristanaj monaĥejoj en la tuta mondo. Li estas konsiderata "la lasta el la Patroj" de la orienta ortodoksa eklezio kaj estas konata pro la forta defendo de la ikonoj. La Romkatolika Eklezio konsideras lin Doktoro de la Eklezio.

Verkoj redakti

 
Ioannis Damasceni Opera, 1603

Kelkaj el liaj himnaj tekstoj ankoraŭ uziĝas en la hodiaŭa kristanismo; unu, "Αναστασεως ημερα", troviĝas en Esperanta traduko kiel "La tago releviĝa".

Eksteraj ligiloj redakti