John AIKIN (n. la 15-an de januaro 1747 - m. la 7-an de decembro 1822) estis brita kuracisto kaj politika, liberala verkisto.

John Aikin
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1747 (1747-01-15)
en Kibworth
Morto 7-an de decembro 1822 (1822-12-07) (75-jaraĝa)
en Stoke Newington
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Edinburgo vd
Familio
Patro John Aikin (1713 - 1780) vd
Gefratoj Anna Laetitia Barbauld vd
Infanoj Arthur AikinLucy AikinCharles Rochemont AikinEdmund Aikin vd
Profesio
Okupo kuracistoverkisto • biografo • botanikisto • natursciencisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Kibworth Harcourt (Leicestershire), kaj estis la filo de D-ro John Aikin. Li estis edukita en la religie disidenta, unitarista akademio Warrington, kie lia patro estis instruisto.

En 1792, ĉar unu el liaj pamfletoj kaŭzis skandalon, Aikin transloĝiĝis al Londono, kie li reestablis sin kiel kuracisto. Li tamen pluverkis politikajn tekstojn, kaj kune kun sia fratino Anna Laetitia Barbauld li publikigis serion da volumoj titolitaj Evenings at Home (1792-1795), kiuj estis tradukitaj al preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj.

Lia filo Arthur Aikin fariĝis sciencisto, dum lia filino Lucy Aikin fariĝis biografistino.

Verkoj redakti

  • Evenings at Home (1792-95)
  • A Description of the Country from Thirty to Forty Miles Round Manchester (1795) referencita en The German Ideology de Karl Marx
  • General Biography (10 volumoj, kompletaj en 1815)
  • Annals of the Reign of George III (1816)
  • Select Works of the British Poets (1820)