John Beveridge

John BEVERIDGE [BEveriĝ] (naskita la 29-an de junio 1857 en Ayr, Suda Erŝiro; mortinta la 29-an de julio 1943[1]) estis skota esperantisto kaj pastro. Esperantistiĝis en 1907. Unua prezidanto de la Skota Esperanto-Federacio. Unu el la tradukintoj de la Nova Testamento. Artikoloj en multe da Esperanto-gazetoj.

John Beveridge
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1857 (1857-06-29)
en Ayr, Suda Erŝiro,   Skotlando
Morto 29-an de julio 1943
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Biografio redakti

John Beveridge naskiĝis en Ayr, la filo de solicitoro. Li estis edukita ĉe Akademio Ayr kaj Universitato de Glasgovo, kie li diplomiĝis antaŭ sia edukado ĉe Nova Kolegio en Edinburgo. Li estis ordinita kiel presbiteriano kaj predikis plurloke ĝis pensiiĝo en 1926. Li edziĝis al Alice Alexandra Henderson el Sidnejo, Aŭstralio. Liaj ĉefaj ŝatokupoj estis Esperanto kaj abelbredado.

Beveridge laboris por la Esperanto traduko de la Biblio, kaj tiuteme korespondis kun William Main Page, John Cyprian Rust, kaj L.L. Zamenhof. Li ankaŭ predikis Esperante ĉe servo en abatejo Dunfermline en 1937.

Granda parto de lia persona arkivo, dokumentoj kaj leteroj estis donacitaj post lia forpaso al la arkivejo de la Universitato de St Andrews[2].


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Beveridge (beveriĝ) John, skota, pastro. Nask. 29 jun. 1857 en Ayrshire E-istiĝis l907 Unua prez. de Skota EF. Unu el la tradukintoj de la Nova Testamento. Artikoloj en multe da E gazetoj.


Referencoj redakti

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 2.
  2. Dokumentoj de John Beveridge en la kolekto de la Universitato de St Andrews. https://collections.st-andrews.ac.uk/collection/papers-of-john-beveridge/2077802