John DRYDEN (n. la 9-an de aŭgusto 1631, m. la 12-an de majo 1700) estis angla verkisto kiu dominis anglan literaturon dum multe de la dua duono de la 17-a jarcento.

John Dryden
Persona informo
John Dryden
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1631 (1631-08-09)
en Aldwincle, Northamptonshire
Morto 1-an de majo 1700 (1700-05-01) (68-jaraĝa)
en Londono
Tombo Abatejo Westminster vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Westminster SchoolTrinity College vd
Subskribo John Dryden
Familio
Patro Erasmus Dryden vd
Patrino Mary Pickering vd
Edz(in)o Elizabeth Howard vd
Infanoj Sir Erasmus Henry Dryden, 5th Baronet • Charles Dryden • John Dryden vd
Profesio
Okupo dramaturgotradukisto • poeto • literaturkritikisto • himnoverkisto • verkisto vd
Verkado
Verkoj The Wild Gallant ❦
Essay of Dramatick Poesie vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Dryden naskiĝis en vilaĝo en Northamptonshire kie lia patro estis pastro. En 1644 li eniris Westminster School, kaj en 1650, Trinity College (Kembriĝo), kie li diplomiĝis en 1654. Junion 1654 mortis lia patro sed li ne heredis sufiĉe por vivteni sin.

Li iris al Londono kie li akiris postenon en la registaro de Oliver Cromwell. En 1658, li verkis laŭdpoemon pri Cromwell post ties morto. Tamen en 1660 li eldonis panegiron pri Karlo la 2-a (Anglio) kaj la Angla Resurtronigo, kaj li rapide montris sian subtenon de la reĝa registaro.

La 1-an de decembro 1663 Dryden edziĝis al Elizabeth, fratino de Kavaliro Robert Howard kiu militis por Karlo la 1-a dum la angla enlanda milito.

Dum la sekvantaj jardekoj Dryden verkis multajn poemojn, teatraĵojn kaj tradukojn. Dum la granda pesto de Londono li retiris sin al Wiltshire, kie li verkis gravan eseon, Of Dramatick Poesie, en kiu li defendis la dramistan arton. En 1668 li nomumiĝis "poet laureate", tio estas, la oficiala kortega poeto.

Kiam Jakobo la 2-a detroniĝis, Dryden rifuzis ĵuri lojalecon al Vilhelmo la 3-a, kaj pro tio perdis reĝan favoron kaj sian postenon de oficiala kortega poeto. Por gajni enspezon li faris tradukojn de Vergilio kaj aliaj romiaj kaj grekaj poetoj. Per la traduko de Vergilio li gajnis 1,400 pundojn, grandegan sumon tiuepoke. Li mortis en 1700 kaj entombiĝis en Abatejo Westminster.

Reputacio redakti

Dum sia vivo Dryden estis konsiderata eble la plej elstara verkisto de sia epoko, kaj li influis multajn aliajn verkistojn. Per lia influo la rima jamba pentametro iĝis la domina versformo de la sekva jarcento.

Hodiaŭ li famas ĉefe pro siaj satiroj, kiuj influis, inter aliaj, Alexander Pope.

Ĉefaj verkoj redakti

Prozaĵoj redakti

  • Of Dramatick Poesie (1668)

Poemoj redakti

  • Astraea Redux (1660), laŭdpoemo pri la angla resurtronigo
  • Annus Mirabilis (1667), longa poemo pri la eventoj de 1666 kaj 1667
  • Absalom kaj Achitophel (1681), politika satiro pri kontraŭuloj de Karlo la 2-a
  • MacFlecknoe (1682), satiro pri literaturaj rivaloj
  • Religio Laici (1682), pri religiaj temoj
  • A song for St Cecilia (1687)
  • Fables, Ancient and Modern (1700), tradukoj

Teatraĵoj redakti

  • The Wild Gallant (1663), komedio
  • The Indian Emperour (1665), tragedio pri la hispana konkero de Meksiko
  • The Maiden Queen (1667), tragikomedio
  • An Evening's Love (1668), komedio
  • The Conquest of Granada (1670), tragedio pri la 1492-a hispana konkero de Granado
  • The Assignation (1672), komedio
  • Marriage à la mode (1673), komedio
  • Aureng-zebe (1675), pri la mogola imperiestro Aurangzeb
  • All for Love (1678), pri la amo de Kleopatra kaj Marko Antonio - parte imite de Antonio kaj Kleopatra de William Shakespeare