John Edwards

usona politikisto

John Reid EDWARDS [ed-ŭardz] (naskiĝis je la 10-a de junio 1953 en Seneca, Suda Karolino) estas usona politikisto.

John Edwards
John Edwards dum senata oficdaŭro, 1999-2005
John Edwards dum senata oficdaŭro, 1999-2005
Persona informo
John Edwards
Naskiĝo 10-a de junio 1953
en Seneca, Suda Karolino)
Religio Metodisto
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater North Carolina State University
University of North Carolina School of Law
Partio Demokrata
Subskribo John Edwards
Familio
Patro Wallace Reid Edwards vd
Patrino Catharine Juanita Edwards vd
Edz(in)o Elizabeth Edwards
Infanoj Cate Edwards • Emma Claire Edwards • Jack Edwards • Wade Edwards vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatoverkisto • podkastisto vd
Laborkampo silk mill vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
Usona senatano de Norda Karolino
Dum 3-a de januaro 19993-a de januaro 2005
Antaŭulo Lauch Faircloth
Sekvanto Richard Burr
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edwards estis usona Senatano el Norda Karolino dum ses jaroj kaj estis unu el la oficialaj kandidatoj por la oficiala prezidenta ofico de la Demokrata Partio en la prezidenta baloto de Usono jare 2008. Li estis kandidato por la vicprezidenta ofico dum la baloto de 2004.

Edwards estas filo de uzinisto kaj estis advokato antaŭ ol li estis Senatano. Li kaj lia edzino, Elizabeth, havas tri gefilojn: Cate, Emma Claire, kaj Jack. Ilia unua filo, Wade, mortis en aŭtoakcidento en 1996.