John Fitch

usona inventisto

John Fitch (n. 21-an de januaro 1743 en South Windsor, Konetikuto; m. 2-an de julio 1798 en Bardstown, Kentukio) estis usona teknikisto, inventisto, pioniro de la vaporŝipa transportado, kiu antaŭis Robert Fulton en la produktado de uzeblaj vaporŝipoj.

John Fitch
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1743 (1743-01-21)
en South Windsor
Morto 2-an de julio 1798 (1798-07-02) (55-jaraĝa)
en Bardstown
Mortokialo disleksio
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Joseph Fitch, III
Patrino Sarah Fitch
Okupo
Okupo inventistohorloĝistoinĝeniero • entreprenisto
vdr

Li servis en la usona sendependiĝa milito (1775–83), poste laboris kiel termezuristo apud rivero Ohio. Li ekokupiĝis pri vaporŝipa konstruado en 1785, en provinco Bucks. Li senrezulte petis apogon de la Kontinenta Kongreso, sed poste ricevis koncesion pri konstruado kaj funkciado de vaporŝipoj en la ŝtatoj New Jersey, Pennsylvania, New York kaj Delaware.

Li konstruis 14-metran ŝipon per helpo de bankistoj de Philadelphia kaj gvidis tion en 1787 en ĉeesto de Benjamin Franklin kaj George Washington sur Delaware. La helicopelita vaporŝipo nomiĝis Perseverance kun akvoelpremo de 9 tunoj kaj / rapido de 6 km/h kontraŭ fluo. Fitch poste konstruis pli grandan ŝipon, kiu trafikis laŭ horaro inter Philadelphia kaj Burlington. Li ricevis en 1791 ankaŭ patenton en Francio pri la vaporŝipo.

Li konstruis unu pluan ŝipon, sed tiu subakviĝis en tempesto, tiel la apogantoj ektimis. Fitch provis trovi pluajn investistojn en Eŭropo (1793, Francio), sed fiaskis lia plano.

Eksteraj ligiloj redakti