John Fogg TWOMBLY [tŭombli] (naskiĝis la 2-an de februaro 1870 en Ŝanhajo, Ĉinujo; mortis en junio 1959) estis usona esperantisto kaj juristo, fondinto kaj prezidanto de Esperanto-Grupo en Bostono (1905, la unua grupo en Usono). Li kunfondis Amerikan Esperanto-Asocion en 1905 kaj estis ĝia sekretario ĝis 1908. En 1907 kaj 1908 li redaktis Amerikan Esperantistan Revuon. Tiutempe li loĝis en Brookline, Masaĉuseco. Iam en la 1910-aj jaroj li forlasis la Esperanto-movadon. En 1925 li loĝis en New Rochelle, Novjorkio.

John Fogg Twombly
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1870 (1870-02-02)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr