John Goffe Rand

usona pentristo

John Goffe Rand (Bedford Nov-Hampŝiro, 27-an de januaro 1801 - Roslyn Nov-Jorkio, 23-an de januaro 1873) estis usona portretpentristo kaj inventisto. Lia plej konata invento estas la elpremtubo.

John Goffe Rand
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1801 (1801-01-27)
en Bedford
Morto 23-an de januaro 1873 (1873-01-23) (71-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo pentristo, inventisto
vdr

Kiel junulo li estis lernanto de meblofaristo. Pli poste li fariĝis lernanto de la portretpentristo Samuel Morse. Li edziĝis kun Lavinia Brainerd kaj kun ŝi li vojaĝis en 1834 al Eŭropo. Tie li faris diversajn inventojn, inter kiuj estis la elpremtubo. Liaj inventoj tamen alportis malmulton da mono. Tial la paro revenis al Usono, kie Rand denove ekpentris portretojn. La geedzoj restis sen infanoj.

Elpremtubo redakti

La elpremtubo kiun Rand inventis estis unue ne pli ol kava cilindro kun malfermitaj finaĵoj. Ambaŭ finaĵoj estis fermeblaj, post kio oni devis fari truon en ĝi por elpremi la farbon. Je la 4-a de marto 1841 li ricevis pro tio britan patenton kaj li registris tie je la 4-a de septembro 1841 lian lastan specifon. Je la 11-a de septembro 1841 li ricevis la usonan patenton. Je la 29-a de septembro 1842 li registris sian duan britan patenton, kun plibonigoj rilate al la originala ideo. Je la 7-a de aŭgusto 1844 la tria brita patento estis donita, kun plibonigita produktadoprocezo.

La elpremtubo havis la avantaĝon ke la farbo ne sekiĝis, tiel la pentristoj povis pentri en la liberaero. Krom tio la farbo en la elpremtubo havis pli bonan konsiston kaj pli intensajn kolorojn ol tiuj faritaj de la artistoj mem.

Impresionismo redakti

Antaŭ ĉio francaj impresionistoj uzis la inventaĵon, kune kun la portebla stablo, paletro kaj farbskatolo.

Eksteraj ligiloj redakti