John List

usona masmurdisto

John Emil LIST (n. la 17-an de septembro 1925 - m. la 21-an de marto 2008) estis usona, kondamnita masmurdisto. La 9-an de novembro 1971, li murdis sian patrinon, edzinon kaj tri infanojn en Westfield (Nov-Ĵerzejo), kaj sekve malaperis. Li planis ĉion tiel zorgeme, ke pasis preskaŭ unu monato, antaŭ ol iu ajn rimarkis la krimon. List fuĝis el polico dum preskaŭ 18 jaroj, kaj estis finfine kaptita la 1-an de junio 1989, dum li estis vivanta sub la pseŭdonimo Robert Peter "Bob" Clark. Li estis kaptita danke al dissendo de la televida programo America's Most Wanted.

List mortis en karcero la 21-an de marto 2008, kaj lia korpo restis nepetita dum pluraj tagoj.