John MASEFIELD (naskiĝis la 1-an de junio 1878 en Ledbury, Herefordshire; mortis la 12-an de majo 1967 en Abingdon, Berkshire) estis angla verkisto.

John Masefield
Persona informo
John Masefield
Naskiĝo 1-an de junio 1878 (1878-06-01)
en Ledbury
Morto 12-an de majo 1967 (1967-05-12) (88-jaraĝa)
en Abingdon-on-Thames
Tombo Poets' Corner vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Warwick School vd
Familio
Patro George Masefield vd
Patrino Caroline vd
Infanoj Judith Masefield vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La filo de advokato frue perdis siajn gepatrojn. En la aĝo de 13 jaroj li fariĝis maristo, kaj post trijara restado en Usono li en la jaro 1897 revenis al Britio, kie li vivtenis sin kiel ĵurnalisto kaj verkisto. Ekde 1930 li okupis la postenon de poet laureate (= kortega poeto).

La verkaro de John Masefield konsistas el poemoj, romanoj (kiuj ĉefe respegulas la aventuran vivon sur la maro), krome versdramoj kaj verseposoj, eseoj kaj traktatoj.

Listo de verkoj redakti

  • Salt Water Ballads (poemoj, 1902)
  • The Tragedy of Nan (versdramo, 1908)
  • Martin Hyde (romano, 1910)
  • The Everlasting Mercy (verseposo, 1911)
  • The Widow in the Bye Street (verseposo, 1912)
  • The Dauber (verseposo, 1913)
  • Reynard the Fox (verseposo, 1919)
  • Sard Harker (romano, 1924)
  • The Bird of Dawning (romano, 1933)
  • So long to Learn (membiografio, 1952)

En Esperanto aperis redakti

Antaŭkastela rakonto ; Apud kastela ruino ; Haveno de sennombraj ŝipoj ; Lanky Ijob / John Masefield. - En: Angla antologio ; p.361 - 369, vol. 2