John McCARTHY (naskiĝis la 4-an de septembro, 1927 mortis la 24-an de oktobro 2011) estis usona fakulo pri komputado, kiu inventis Lispon en 1958. Li elpensis la esprimon "artefarita intelekto" kaj fondis la koncernan kampon de komputa scienco en la somero de 1956 kune kun Marvin Minsky, Nat Rochester kaj Claude Shannon. Li estas la filo de komunistoj, kiuj havis grandan fidon je teknologio.

John McCarthy
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1927 (1927-09-04)
en Bostono
Morto 24-an de oktobro 2011 (2011-10-24) (84-jaraĝa)
en Stanford
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kalifornia Instituto de TeknologioUniversitato Princeton • Belmont High School vd
Familio
Patrino Ida Glatt McCarthy vd
Profesio
Okupo matematikisto • komputosciencistoinĝeniero • universitata instruisto • artefaritinteligenca sciencisto vd
Laborkampo artefarita intelekto vd
Doktoreca konsilisto Donald C. Spencer vd
Verkado
Verkoj artefarita intelekto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pli lastatempe, li ankaŭ inventis novan komputillingvon: Elephant 2000 ("Elefanto 2000"—ĉar "elefanto neniam forgesas"), kiu estas evoluo de Lispo kiu enigas kaj eligas parolaĵojn.

Li estis profesoro ĉe MIT (1958-1962) kaj de Stanford (1962-2001), kaj nun estas emerita. Li gajnis la Premion Turing je 1971.

Eksteraj ligiloj redakti

Lia hejmpaĝo (angle): http://www-formal.stanford.edu/jmc/