John Raleigh MOTT (Novjorko, 25-a de majo 1865 - 31-a de januaro 1955) estis predikisto kaj gvidanto dum multaj jaroj nome de la YMCA, kaj servis kiel gvidanto de la Monda Federacio de Kristanaj Studentoj, de 1895 ĝis 1920.

John Mott
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1865 (1865-05-25)
en Nov-Jorko
Morto 31-an de januaro 1955 (1955-01-31) (89-jaraĝa)
en Orlando
Religio Metodismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Supra-Iovaa Universitato • Universitato Cornell vd
Familio
Infanoj Frederick D. Mott vd
Profesio
Okupo diplomato • teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mott gajnis Nobel-premion pri paco en 1946 pro sia laboro en starigo de internaciaj protestantaj kristanaj studentaj organizaĵoj kaj plifortigo de ilia laboro por antaŭenigi pacon. Mott dividis la premion kun Emily Balch. Li ankaŭ verkis librojn pri diversaj temoj. Lia plej fama libro estis The Evangelization of the World in This Generation (1900) (La evangeliigo de la mondo en ĉi tiu generacio), kies nomo fariĝis misia slogano komence de la 20a jarcento. [1]

Vivo redakti

Mott geedziĝis kun Leila Ada White (1866-1952) en 1891, kaj ili havis du filojn kaj du filinojn.

Li studis historion ĉe la Universitato de Iovao kaj estis premiita studento. Li translokiĝis al Universitato Cornell, kie li bakalaŭriĝis en 1888. Li estis influita de Arthur Tappen Pearson, unu el la homoj malantaŭ la volontula studenta movado, fondita en 1886. Mott, kiu apartenis al la Metodisma Eklezio, prezidis la Mondan Misiistan Konferencon en 1910, kio estis grava mejloŝtono en la moderna protestanta movado.

Oficulo de la kompanio Star Line, kiu interesiĝis pri ilia laboro, ofertis senpagan veturon al Mott kaj siaj kolegoj sur la Titanic en 1912, sed ili rifuzis kaj veturis per pli modesta ŝipo. [2] Kiam ili aŭdis la novaĵojn pri la Titanic en Novjorko, ambaŭ rigardis unu la alian kaj diris, ke "la bona Dio havas pli da laboro por ni." Post travojaĝado de Eŭropo kaj antaŭenigado de la diskurso kaj kunlaboro inter la diversaj eklezioj, Mott vojaĝis al Azio, kie, de oktobro 1912 ĝis majo 1913, li aranĝis serion de 18 regionaj kaj naciaj konferencoj, inkluzive ĉe Cejlono, Hindio, Birmo, Malajzio, Ĉinio, Koreio kaj Japanio . Li ankaŭ laboris kun Robert Lowell Gardiner III por konservi rilatojn kun la Rusa Ortodoksa Eklezio, kaj kun la ĉefepiskopo Tiĥon post la Rusia revolucio de 1917. De 1920 ĝis 1928, li funkciis kiel prezidanto de la Monda Studenta Kristana Federacio. Pro sia laboro por antaŭenigi pacon, iuj historiistoj konsideras lin la "kristana gvidanto kiu plej vojaĝis kaj plej okazigis fidon." [3]

Memoro kaj heredaĵo redakti

La verkoj de John R. Mott rezerviĝas en la Biblioteko de Yale Divinity lernejo.

Skribaĵoj redakti

  • The Evangelization of the World in This Generation (1900) La evangeliigo de la mondo en ĉi tiu generacio
  • The Decisive Hour of Christian Missions (1910) La decida horo de kristanaj nisioj
  • World Student Christian Federation (1920) Monda Studenta Kristana Federacio
  • Cooperation and the World Mission (1935) Kunlaboro kaj la monda misio
  • Methodists United for Action (1939) Metodistoj kunigitaj por agado
  • The Larger Evangelism (1945) La pli granda evangeliismo

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti

  1. Cracknell, Kenneth kaj Susan J. White., An Introduction to World Methodism., 2005
  2. Seven Famous People Who Missed the Titanic, Smithsonian.com
  3. John Raleigh Mott, The Future Leadership of the Church, 1909