John Platt (komputikisto)

usona komputikisto

John PLATT estas usona matematikisto kaj komputikisto naskiĝinta en Elgin (Ilinojso, Usono).

John Platt
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1963 (1963-01-01) (61-jaraĝa)
en Elgin
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kalifornia Instituto de Teknologio • Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Long Beach vd
Profesio
Okupo komputosciencistoastronomo vd
Doktoreca konsilisto Carver Mead • John Hopfield vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li lernis komputadon en la Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Long Beach kaj en la Kalifornia Instituto de Teknologio, kie li doktoriĝis.

Dum siaj studoj en Kalifornia Instituto de Teknologio, sub la gvidado de la astronomo Eugene Shoemaker, li malkovris du asteroidojn elde la Observatorio de la Monto Palomar. John Platt nomis unu el ili 3237 Victorplatt honore al sia patro Victor Platt , sed li nesufiĉe rapide petis, ke la dua ricevu la nomon de lia patrino, Felicia Platt. Tial la geedzoj Eugene kaj Carolyn Shoemaker permesis, ke John Platt donu la nomon 3927 Feliciaplatt al alia asteroido, kiun estis malkovrintaj ili.

John Platt ricevis postenon de estro de esploro en la firmao Synaptics, (provizanto de tuŝplatoj por la fabrikantoj de poŝtelefonoj). Li poste, en 1997, aniĝis al la "Knowledge Tools Group" ("Grupo pri konadiloj") de Mikrosofto.

En aŭgusto 2005, peto pri patento fare de la komputila firmao Apple koncernanta la interfacon por iPodoj estis rifuzita de la Usona Ofico pri Patentoj kaj Markoj, ĉar John Platt petis patenton pri simila interfaco kvin monatojn antaŭ la peto de Apple.[1]

En 2005, John Platt kaj Demetri Terzopoulos ricevis kune la "Oskaron de la scienca kaj teknika perfekteco" por ilia pionira laboro pri teknikoj de komputila grafiko permesanta la realisman prezenton de tukoj en komputilgrafika animacio [2].

Li ankaŭ eltrovis algoritmon tiel nomita "minimuma sekvenca optimumigo"[3], vaste uzita en maŝina lernado (unu el la branĉoj de la artefarita intelekto).

Malkovritaj asteroidoj : 2
3237 Victorplatt 25-a de septembro 1984
3259 Brownlee 25-a de septembro 1984


Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

angle Retpaĝo de John Platt