John Russell HIND (naskiĝis la 12-an de majo 1823 en Nottingham, mortis la 22-an de decembro 1895 en Twickenham) estis brita astronomo Oni foje trovas lian nomon misskribita "John Russel Hind" (kun unu "l").

John Russell Hind
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1823 (1823-05-12)
en Nottingham
Morto 23-an de decembro 1895 (1895-12-23) (72-jaraĝa)
en Twickenham
Lingvoj angla vd
Loĝloko Anglio vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Profesio
Okupo astronomoverkisto vd
Verkado
Verkoj malkovrinto de asteroidoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li iris al Londono, 17-jaraĝa por lernoservo kiel konstrua inĝeniero, sed, sub la gvidado de Charles Wheatstone, li forlasis la inĝenierarton kaj komencis sian astronomian karieron en la Reĝa Observatorio de Greenwich kun George Biddell Airy.

Pli malfrue li posteulas William Rutter Dawes kiel direktoro de la privata observatorio de George Bishop. En 1983 li iĝas ĉefeldonisto de la almanako "the Nautical Almanac" ĝis 1891.

Li estis konata kiel malkovrinto de asteroidoj. Krom ĉi tiuj li malkovris kaj observis la variantajn stelojn R Leporis, T Tauri kaj Muo Cefeo, kaj la novaon V841 Serpentisto en 1848.

La nomo 12 Victoria kiun li donis al unu el siaj trovaĵoj estigis polemikon: Tiam ne estis kutime doni al asteroido nomon de vivanta homo. Li argumentis, ke la nomo venis de tiu de la romia diino Viktorio kaj neniel tiu de la brita reĝino Viktoria.

Malkovritaj asteroidoj : 10
7 Iris 13-a de aŭgusto 1847
8 Flora 18-a de oktobro 1847
12 Victoria 13-a de septembro 1850
14 Irene 19-a de majo 1851
18 Melpomene 24-a de junio 1852
19 Fortuna 22-a de aŭgusto 1852
22 Kalliope 16-a de novembro 1852
23 Thalia 15-a de decembro 1852
27 Euterpe 8-a de novembro 1853
30 Urania 22-a de julio 1854

Honoroj redakti

Li estis ano de la Reĝa Societo de Londono kaj ricevis la Oran Medalon de la Royal Astronomical Society en 1853.

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti