John de Critz
John DE CRITZ, aŭ John DECRITZ (naskiĝis en 1551/1552 en Antverpeno - entombigita la 14-an de marto 1642 en Londono) estis unu el kelkaj flandr- aŭ nederlanddevenaj pentristoj aktivaj en la angla reĝa kortego dum la regadoj de Jakobo la 1-a kaj Karlo la 1-a. Li estis nomumita kiel serjeant painter ĉe la reĝo ekde 1603, unue kune kun Leonard Fryer kaj ekde 1610 kune kun Robert Peake la pliaĝa.
John de Critz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1551 en Antverpeno |
Morto | 1-an de januaro 1642 (91-jaraĝa) en Londono |
Ŝtataneco | Graflando Flandrio • Reĝlando Anglio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
La flandraj parencoj de De Critz kondukis la knabon al Anglio el Antverpeno, dum la habsburga persekutado de nederlandaj protestantoj. Li fariĝis lernoknabo ĉe la artisto kaj poeto Lucas de Heere.