Johnny Hallyday

franca kantisto kaj aktoro

Johnny HALLYDAY (franca elparolo: [dʒɔni alide], veranome Jean-Philippe Smet prononco [ʒɑ̃ filip smɛt], naskiĝinta la  15-an de junio 1943(nun 1943-06-15) en Parizo, mortinta la 6-an de decembro 2017 en Marnes-la-Coquette) estis franca kantisto kaj aktoro.

Johnny Hallyday
Johnny Hallyday en stadiono Stadium Nord Lille Métropole en 2003
Johnny Hallyday en stadiono Stadium Nord Lille Métropole en 2003
Bazaj informoj
Naskonomo Jean-Philippe Smet
Naskiĝo 15-an de junio 1943 (1943-06-15)
en 9-a arondismento de Parizo,  Francio
Morto 5-an de decembro 2017 (2017-12-05) (74-jaraĝa)
en Marnes-la-Coquette,  Francio
Edz(in)o Laeticia Smet • Adeline Blondieau • Sylvie Vartan • Babeth Étienne • Adeline Blondieau
Deveno Parizo, Francio
Ĝenroj rok-muzikorokenrolokanzonoblusa rokmuzikokontrea rokmuziko • franca rokmuziko • pop-muzikoBaladoblusoritmenblusoSoulokontreopsikedela rokmuziko
Profesio Kantisto, aktoro
Instrumentoj Gitaro
Retejo johnnyhallyday.com
Persona informo
Naskonomo Jean-Philippe Léo Clerc
Aliaj nomoj Johnny Hallyday
Mortokialo pulma kancero
Tombo cemetery of Saint-Barthélémy
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Léon Smet
Edz(in)o Laeticia Smet • Adeline Blondieau • Sylvie Vartan • Babeth Étienne • Adeline Blondieau
Amkunulo Nathalie Baye • Gisèle Galante • Sabina • Leah
Infanoj David HallydayLaura Smet • Jade Smett
Okupo
Okupo aktorokomponistokantisto • diskografa artisto • filmaktoro • televida aktoro • chansonnier
vdr

Post preskaŭ 50-jara kariero, Johnny Hallyday estis unu el la plej konataj franclingvaj kantistoj. Li vendis ĉirkaŭ 60 milionojn da diskoj.[1] Li gajnis 39 orajn diskojn, 18 platenajn kaj 5 Victoires de la musique (Venko de muziko). 17 milionoj da spektantoj venis vidi liajn koncertojn dum liaj 100 turneoj en Francio kaj Eŭropo.

Kiam li komencis kanti (en 1960-jardeko), Johnny Hallyday inspiriĝis de siaj usonaj idoloj kaj enkondukis rokenrolon en Francio. Li surbendigis ĉirkaŭ mil kantojn, inkluzive de 250 adaptaĵoj. Li mem komponis iom pli ol cento da kanzonoj de sia kantaro. Lia verkaro rimarkindas pro lia scena ĉeesto, ellaboritaj surcenigoj kaj potenca voĉo.

Lia internacia kariero neniam vere prosperis kaj, malgraŭ kelkaj koncertoj eksterlande en la jaroj 1960 ĝis 1970, kaj koncerto en Las Vegas en 1996, li estis preskaŭ nekonata ekster Francio, Benelukso kaj Svislando.

Geedziĝoj kaj infanoj redakti

 
Hallyday kun sia edzino Laeticia (2009)

Hallyday edziĝis je la 12-a de aprilo 1965 en Loconville kun Sylvie Vartan, kantistino de bulgara deveno. Ili ekhavis je la 14-a de aŭgusto 1966 filon, David Michael Benjamin Smet, alinome David Hallyday (pliposte ankaŭ aktiva kiel kantisto). Johnny uzis pli da tempo por sia muzika kariero ol por sia familio. Tamen Hallyday kaj Vartan estis vidataj kiel 'ora paro' de ilia generacio. Ili divorcis je la 4-a de novembro 1980.

Hallyday edziĝis je la 1-a de decembro 1981 kun la modelo Elisabeth Etienne, ankaŭ foje nomata Babeth. Tiu geedziĝo daŭris nur du monatojn kaj du tagojn. Inter 1982 kaj 1986 li havis rilaton kun la franca aktorino Nathalie Baye. Ili ekhavis je la 15-a de novembro 1983 filinon, Laura Smet, ekde 2003 mem ankaŭ aktorino. En 1990 Hallyday edziĝis por la tria fojo, kun Adeline Blondieau, filino de amika kantisto Long Chris. Post du jaroj denove sekvis divorco. Ili regeedziĝis en Las Vegas, sed ankaŭ tiu geedziĝo finiĝis post du jaroj. Je la 25-a de marto 1996 Hallyday denove edziĝis, ĉi-foje kun la 32 jare plijuna modelo Laeticia Boudou. Kune ili adoptis du vjetnamajn knabinojn, Jade Odette Désirée (antaŭe Bui Thi Hoa) kiu naskiĝis la 3-an de aŭgusto 2004, en novembro 2004 kaj Joy (Maï-Huong) kiu naskiĝis la 27-an de julio 2008, en decembro 2008.

Albumoj redakti

  • 2007: Le Cœur d'un homme
  • 2007: La Cigale 2006
  • 2006: Flashback Tour
  • 2006: B.O Jean-Philippe
  • 2005: Ma vérité
  • 2003: Parc des Princes (koncerto)
  • 2003: Destination Vegas (kompleta versio)
  • 2003: La Cigale 1994
  • 2002: À la vie, à la mort
  • 2000: Olympia 2000
  • 2000: 100% Johnny - Concert à la Tour Eiffel
  • 2000: B.O Love me
  • 1999: Sang pour sang
  • 1998: Allume le Feu - Stade de France 98
  • 1998: Ce que je sais
  • 1996: Destination Vegas
  • 1996: Lorada Tour
  • 1995: Lorada
  • 1994: Rough Town
  • 1993: Parc des Princes (koncerto)
  • 1992: Bercy 92
  • 1991: Ça ne change pas un homme
  • 1990: Dans la chaleur de Bercy
  • 1989: Cadillac
  • 1987: Johnny à Bercy
  • 1986: Gang
  • 1985: Rock 'n' Roll Attitude
  • 1984: Johnny Hallyday Au Zenith
  • 1984: En V.O.
  • 1984: Nashville 84
  • 1983: Entre violence et violon
  • 1982: Palais Des Sports 82
  • 1982: La Peur
  • 1982: Quelque part un aigle
  • 1981: Pas facile
  • 1981: Live à Pantin
  • 1981: En pièces détachées
  • 1980: À partir de Maintenant
  • 1979: Pavillon de Paris 79
  • 1979: Hollywood
  • 1978: Solitudes à deux
  • 1977: C'est la vie
  • 1976: Palais des sports 76
  • 1976: Hamlet
  • 1976: Derrière l'amour
  • 1975: La terre promise
  • 1975: Rock à Memphis
  • 1974: Rock'n'Slow
  • 1974: Je t'aime, je t'aime, je t'aime
  • 1973: Insolitudes
  • 1972: Country, Folk, Rock
  • 1971: Palais des sports 71
  • 1971: Flagrant délit
  • 1970: Vie
  • 1969: Que je t'aime (Palais des sports 69)
  • 1969: Rivière… ouvre ton lit
  • 1968: Rêve et amour
  • 1968: Jeune homme
  • 1967: Palais des sports 67
  • 1967: Johnny 67
  • 1967: Olympia 67
  • 1966: La génération perdue
  • 1965: Johnny chante Hallyday
  • 1965: Halleluyah
  • 1964: Le pénitencier
  • 1964: Les rocks les plus terribles
  • 1964: Olympia 64
  • 1964: Bonne chance
  • 1963: B.O D'où viens-tu Johnny
  • 1963: Da dou ron ron
  • 1963: Les bras en croix
  • 1963: L'idole des jeunes
  • 1962: Olympia 62
  • 1962: Madison twist
  • 1962: Sings America's rockin'hits
  • 1962: Retiens la nuit
  • 1961: Salut les copains
  • 1961: Viens danser le twist
  • 1961: Tête à tête avec Johnny Hallyday
  • 1961: Johnny et ses fans au festival de Rock'n'Roll
  • 1961: Nous les gars, nous les filles
  • 1960: Hello Johnny

Filmoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti