Jolo, [holo] - tagaloge Bayan ng Jolo - estas oficiale municipo, kvinaklasa urbego, ankaŭ havenurbo en Filipinoj, en la samnoma insulo Jolo, en Aŭtonoma Regiono en Islama Mindanao, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Suluo. Jolo havas 8 distriktojn. La loknomo onidire devenis de la ĉinaj komercistoj, kiuj ofte vizitis tiun lokon kiel Jolo hó lō͘ (好 路) kun la signifo bona komunumo, ĉar ili estis bonvenaj.

Jolo
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 7400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 137 266  (2020) [+]
Loĝdenso 1 086 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 3′ N, 121° 0′ O (mapo)6.05121Koordinatoj: 6° 3′ N, 121° 0′ O (mapo) [+]
Alto 70 m [+]
Areo 126,4 km² (12 640 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Jolo (Filipinoj)
Jolo (Filipinoj)
DEC
Jolo
Jolo
Situo de Jolo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jolo, Sulu [+]
vdr
La ĉefa moskeo de Jolo

Geografio redakti

Jolo situas en norda parto de la insulo inter maro kaj monto [1]. Regiona ĉefurbo Kotabato (urbo) troviĝas 380, General Santos 459, Puerto Princesa 481, Dabao 517, Cebuurbo 571, Legazpi (Albajo) 844, ĉefurbo Manilo 948, Kezonurbo 960 kilometrojn (aere) [2].

 
La katedralo post la bombatako

Historio redakti

En la 14-a jarcento arabaj komercistoj alvenis por disvastigi enkonduki Islamon. Formiĝis sultanlando, kiun la hispanoj longe ne konkeris. Ekde la 15-a jarcento la sultanlando interŝanĝis lokajn produktaĵojn kun landoj ĝis Ĉinio tra la maro, baldaŭ al Singapuro, krome profitis el importado de rizo el nordaj Filipinoj, ĉar la regiono havis rizan mankon. En la 19-a jarcento loke estis monopola influo de ĉinaj komercistoj. Intertempe la hispanoj faris maran blokadon, eĉ en 1887 atakis kaj okupis la sultanlandon. En la sekvaj jaroj la komercado malpliiĝis, tamen la ĉina monopolo daŭriĝis. Tertremo okazis kun cunamo en 1897 en la plena insularo. En 1899 post la Pariza Traktato suvereneco super Filipinoj estis transdonita de Hispanio al Usono, kiu provis perforte korpigi la islamajn areojn en la filipinan ŝtaton. La usonaj koloniigistoj fine transprenis la sudajn regionojn perforte. La sultanlando estis aboliciita en 1936. Inter 1942-1945 la japanoj regis. Jolo en la 2000-aj jaroj atingis la internacian kriterion urbego (pli granda, ol cent mil). Post jardeko okazis teroraj atakoj, ekzemple en 2019 kaj 2020 en la katedralo.

Ekonomio redakti

En Jolo la fiŝkaptado estas la plej grava industrio, sed oni okupiĝas pri boatkonstruadoj, teksadoj kaj fruktokonservado. la agrikulturaj produktoj inkluzivas kokosojn, maniokojn, kafojn, lokajn fruktojn. La politika malstabileco pro la islamismaj grupoj malhelpas la ekonomion.

Religio redakti

Ĉirkaŭ 99% de la loĝantoj en Jolo praktikas islamon, sed ekzistas ankaŭ signifa kristana malplimulto konsistanta el romkatolikoj kaj protestantoj. La centra moskeo estas la plej granda en la provinco. Ekzistas ankaŭ katolika katedralo kaj luterana kirko.

 
Haveno de Jolo kun usona ŝipo

Trafiko redakti

Jolo havas trairan ĉefvojon laŭ la marbordo, krome estas 2 aliaj ĉefvojoj al interno de la insulo. Nature ankaŭ haveno kaj flughaveno helpas la trafikon.

Klimato redakti

Jolo situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 2424 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, inter majo-novembro iom pli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 27-28 °C. Praktike ne estas diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

  • moskeoj
  • katolika katedralo
  • luterana kirko

Fontoj redakti

  • WikiTrans