Jom Haacmaut (hebree: יום העצמאות, "la tago de sendependeco") estas la nacia festo de la Ŝtato de Israelo, kiu markas la deklaron pri ĝia starigo post la fino de la brita mandato. Jom Haacmaut okazas je la dato 5-a de Ijaro aŭ proksime. Jom Hazikaron (la memortago por falintaj soldatoj kaj viktimoj de teroratencoj) ĉiam okazas la antaŭan tagon. Por tiu ĉi afero, la difino de tago estas laŭ la hebrea kalendaro, t.e., de sunsubiro ĝis la apero de steloj la postan tagon.

Jom Haacmaut

La 5-an de Ijaro 5708 (14-a de majo, 1948), ĉirkaŭ 8 horojn antaŭ la fino de la brita mandato, la deklaro de sendependeco estis subskribita kaj David Ben-Gurion (poste la unua ĉefministro de la Ŝtato de Israelo) deklaris pri la starigo de la Ŝtato de Israelo. La deklaro venis sekve de la disdivida decido de UN, decido 181 el la 29-a de novembro, 1947.