Jonava

urbo de Litovio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jonava (stacidomo).

Jonava estas urbo en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Jonava, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaŭno. En 2023 en la urbo vivis 27 134 loĝantoj.

Jonava
la administrejo
la administrejo
la administrejo
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 55000–55999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 134  (2023) [+]
Loĝdenso 1 985 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 4′ N, 24° 17′ O (mapo)55.07222222222224.280555555556Koordinatoj: 55° 4′ N, 24° 17′ O (mapo) [+]
Alto 65 m [+]
Areo 13,67 km² (1 367 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Jonava (Litovio)
Jonava (Litovio)
DEC
Jonava
Jonava
Situo de Jonava

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jonava [+]
vdr

La urbo Jonava troviĝas 30 kilometrojn nordoriente de Kaŭno, la dua plej granda litova urbo, proksime de la loko, kie la rivereto Šventoji fluas en la riveron Neris. Ĝi fondiĝis "nur" en 1740 kaj havas kristanan nomon, kiu pli-malpli signifas 'urbo de la sankta Johano'. Tial ĉiujare la festo de la sankta Johano ("Joninės"), kiun en tuta Baltio oni celebras baze de antikvaj paganaj tradicioj multe pli aĝaj ol la kristana influo, en Jonava aparte intense celebriĝas. En 1864 la urbo ricevis urban statuson.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti