Jorat estas molasa montaro en la Vaŭda Mezlando en oriento de la regiono Centro de Vaŭdo kaj sudokcidento de la regiono Brojo-Vully inter la valoj de la riveroj Mentue en okcidento kaj Brojo en okcidento.

Jorat
naturregiono
supermara alteco

929 m

Geografia situo CH1903: 542704 / 159268 (mapo)46.5822222222226.6911111111111Koordinatoj: 46° 35′ N, 6° 41′ O; CH1903: 542704 / 159268 (mapo) f4
Jorat (Svislando)
Jorat (Svislando)
DEC
Jorat
Jorat
Situo de Jorat
Jorat (Alpoj)
Jorat (Alpoj)
DEC
Jorat
Jorat
Situo de Jorat
Map
Jorat
vdr
Landa radio sendilo Sottens, sur la montetoj de Jorat

Geografio redakti

La suda limo de Jorat estas la baseno de la Lago Lemano. Jorat situas sur la akvodislimo inter la riversistemoj de Rejno en nordo kaj Rodano en sudo. Granda parto de la montetoj de Jorat estas kovritaj de la tiel nomita Bois de Jorat (Arbaro de Jorat). Al nordo, oriento kaj okcidento la montoj iom post iom transiras al la ebenaj regionoj de la Svisa Mezlando, dum en sudo ĝi falas relative abrupte ĝis al la Lago Lemano. La plej alta punkto de Jorat situas sur alteco de 929 m s.m. En la Arbaro de Jorat fontas diversaj riveroj kiel Mentue, Talent kaj Bresonne. La montaro etendiĝas sur la teritorio de la komunumoj Laŭzano en sudo, Corcelles-le-Jorat, Froideville, Hermenches, Jorat-Menthue, Montpreveyres, Moudon kaj aliaj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Jorat datiĝas el la jaro 1140 kiel Jurat. Dum mezepoko la regiono apartenis grandparte al la Katedrala Kapitolo de Laŭzano kaj diversaj abatejoj kaj monaĥejoj kaj senjoroj en la regiono. Ek de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis sub berna regado kaj dividita inter diversaj bernaj voktejoj. Poste ĝi ĝis 1803 apartenis al Kantono Lemano, kiu tiam estis integrita al la nova Kantono Vaŭdo.[1]

Notoj kaj referencoj redakti