Jorge FONS Pérez (Tuxpan, Verakruco, Meksiko, 23-a de aprilo 1939 - 22-a de septembro 2022) estis meksika kin-reĝisoro kiu ricevis trifoje la premion Ariel fame konata ĉefe kiel reĝisoro de la filmo Rojo amanecer (Ruĝa tagiĝo).

Jorge Fons
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1939 (1939-04-23)
en Túxpan
Morto 22-an de septembro 2022 (2022-09-22) (83-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Meksiko
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko • Escuela Nacional de Artes Cinematográficas
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • reĝisoro
vdr

Verkoj redakti

Lia kurto Caridad (Karitato, 1973) plue estas konsiderata unu de la plej bonkvalitaj verkoj de la meksika kino. El lia filmaro, menciindas Los albañiles (La masonistoj), bazita sur romano de Vicente Leñero; tiu filmo montras interesan strukturan modelon kiu havigas brilon kaj efikon al la rakonta stilo. Rojo amanecer (1989) kaj El callejón de los milagros (La strateto de la mirakloj, 1995), tiu lasta bazita sur la samnoma libro de Nagib Mahfuz, de 1947 (زقق المدق), elrompas el la klasikaj skemoj de linia rakonta stilo en kinarto. En aŭgusto 2010 li premieris sian filmon El atentado, bazita sur romano El expediente del atentado (La atencodosiero), de la meksika verkisto Álvaro Uribe, pri la atenco el kiu rezultis senvunda Porfirio Díaz.

Filmaro redakti

Kino redakti

  • Quebranto (2013) Dokumenta filmo - protagonisto
  • El atentado (2010)
  • La cumbre (2003)
  • El callejón de los milagros (1995)
  • Rojo amanecer (1989)
  • Templo mayor (1988)
  • Diego Rivera; vida y obra (1986)
  • Indira 1985 Documental
  • Así es Vietnam (1979) Dokumenta filmo
  • El hombre mono (1978) Scenaro de J. Fons, L. Carrión kaj J. Tovar
  • Los albañiles (1976)
  • La ETA (1974)
  • Escuela tecnológica agropecuaria (1974)
  • Cinco mil dólares de recompensa (1972)
  • Fe, esperanza y caridad (1972) Epizodo "Caridad"
  • Jory (1972)
  • Los cachorros (1971)
  • Tú, yo, nosotros (1970) Epizodo "Nosotros"
  • El quelite (1969)
  • Trampas de amor (1968) Epizodo "La sorpresa"
  • Los Caifanes (1966) arta kunordiganto.
  • Amor, amor, amor (1965) Epilogo "Las dos Elenas" (Helporeĝisoro)
  • Los bienamados (1965) Epizodo "Un alma pura" (Helporeĝisoro)
  • Pulquería La Rosita (1964) (Helporeĝisoro)

Televido redakti

  • Sueño de amor (2016)
  • Mi corazón es tuyo (2014/15)
  • Porque el amor manda (2012/13)
  • Una familia con suerte (2011/12)
  • Mi pecado (2009)
  • Mientras haya vida (2007)
  • Gitanas (2004)
  • Cara o cruz (2001)
  • Si Dios me quita la vida (1995)
  • Dua parto de El vuelo del águila (1994)
  • Yo compro esa mujer (1990)
  • La casa al final de la calle (1988)
  • El que sabe, sabe (1980)