Joris-Karl Huysmans

Joris-Karl HUYSMANS (oficiale Georges Marie Charles Huysmans; naskiĝis la 5-an de februaro 1848 en Parizo; mortis la 12-an de majo 1907 en Parizo) estis franca verkisto, kiu ĉefe verkis romanojn. Li apartenis al la movado Renouveau catholique. Li estis de flandra origino. Per siaj romanoj À rebours (1884) kaj Là-bas (1891) li ege influis la literaturon de la finiĝanta 19-a jarcento.

Joris-Karl Huysmans
Persona informo
Joris-Karl Huysmans
Naskonomo Charles Marie Georges Huysmans
Naskiĝo 5-an de februaro 1848 (1848-02-05)
en Parizo
Morto 12-an de majo 1907 (1907-05-12) (59-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per lip and oral cavity carcinoma vd
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Religio katolikismo vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Saint-Louis vd
Subskribo Joris-Karl Huysmans
Familio
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo A. Meunier vd
Okupo verkistoartokritikisto • romanisto • aŭtoro • literaturkritikisto vd
Aktiva en Tilburg • Tilburg • AmsterdamoHarlemoDelftHago vd
Verkado
Verkoj À rebours vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Huysmans laboris en Parizo kiel registara oficisto. Krome li jam frue verkadis. Li ankaŭ frekventis la cirklon de Médan ĉirkaŭ Émile Zola: Liaj unuaj romanoj, inter ili Marthe. Histoire d’une fille (1876) kiel ankaŭ Les Soeurs Vatard (1879), ankoraŭ klare montras la influojn de naturalismo. Poste Huysman nove orientiĝis je filozofie akcentita hedonismo kaj estetikismo. Lia plej konata romano À rebours fariĝis eĉ iel biblio de la dekadencliteraturo tiutempa. Ties tro sensiva heroo Des Esseintes ekevitas ĉian ajn socialan envolviĝon estante en sia tre artefarita rifuĝejo Fontenay proksime de Parizo kaj serĉante novajn fortojn spiritajn/korpajn per eksperimentoj sinesteziaj. Tamen plena kontentigo de li ne venis. La provo fari el abstrakcio halucinadon kaj igi revojn anstataŭontaj la realecon kondukis al patologiaj trajtoj kaj la dezirego je religia saviĝo. La temokomplekso de ennui / enuo en tiu ĉi romano kontinuigis la poemojn de Charles Baudelaire kaj Paul Verlaine proze. Ankaŭ la tekniko de Baudelaire gajni belecon el malbelaj aferoj ludis certan rolon.

Pli malfrue Huysman forlasis tiajn pensojn pri okultismo kaj konvertiĝis en la 1892-a jaro al katolikismo. Unu jaron antaŭe la ege aplaŭdita romano Là-bas (Tie) estis aperinta, provokante publikan debaton sekvanta la priskribojn de la kulto de Satano en ĝi. En liaj pli postaj libroj la influo de la katolika religio, al kiu li revenis en sia maljuneco - evidentiĝas - kiel multaj aliaj dekadencanoj. Ankaŭ en tiu ĉi verko Huysman taksigis sin aŭtoro kiu (laŭ la vortoj de Paul Valéry) ŝategis okazaĵojn kaj historiojn specialajn kiujn oni povus observi kaj aŭdi eĉ antaŭ la pordegoj de la Infero; kiu unuigis kun ĝojo sian detalan konon de rubaĵoj videblaj kun sciemeco pri nevideblaj rubaĵoj.

En la malfrua verkaro tendencoj religiaj plifortiĝis, kiel ĉe En route (1895) , La Cathédrale (1898) kaj The Oblate (1903). En 1899 Huysman ekvivis en monaĥejo de trapistoj.

Huysmans ankaŭ estis konata pro la artkritiko kiun li skribis, kaj estis unu el la fondintoj de la Goncourt Akademio.

Graveco redakti

El ĉiuj verkoj plej gravis kaj efikis sendube À rebours influante la poemojn de simbolismo. Granda admiranto estis i.a. Stéphane Mallarmé kun kiu Husyman havis ankaŭ personajn kontaktojn. Aliaj verkoj de li jenas: la romano En ménage (1881), la rakonto À vau-l’eau (1882) kaj la esea kolekto Trois églises et trois primitifs (postmorte, 1908).

Fonto redakti

Köster, Thomas: "Huysmans, Joris-Karl", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD).

En Esperanto aperis redakti