José Antonio Páez

José Antonio Páez Herrera (Curpa, Portugeso, Venezuelo, 13-a de junio de 1790 - Novjorko, 6-a de majo de 1873) estis militestro kaj polikitestro de la sendependigo de Venezuelo. Li atingis la rangon de ĉefgeneralo de la Armeo de Venezuelo kaj kiam konsolidiĝis la Respubliko li estis nomumita prezidento trifoje.

Portreto de Páez fare de Robert Ker Porter, 1828
"Vuelvan caras", oleopentraĵo 300 x 460 cm (1890) de Arturo Michelena[1] (Batalo de Las Queseras del Medio).

Biografio redakti

Li devenis el malriĉa multnombra familio de kanarianoj. Ĉar li estis gregokomercisto, li estis bonkvalita rajdanto. El 1810 al 1813 li apartenis al kavaleria roto de Manuel Antonio Pulido, por lukti kontraŭ la hispana registaro, sed poste laboris por la monarkista guberniestro de Barinaso, nome Antonio Tíscar, kaj post malakcepti ascendon al kapitana rango, li revenis al la respublika armeo de Manuel Antonio Pulido. Avancis al la urbo Barinas, kiu estis abandonita de la hispanoj kiel rezulto de la Campaña Admirable fare de Simón Bolívar, atakis Canaguá, kiu estis okupita de la hispana komandanto Miguel Marcelino, kaj José Antonio Páez kun 400 soldatoj de kavalerio venkis la 27 de novembro ĉe Matas Guerrereñas kaj iĝis kapitano. Li revenis al Barinas kaj estis arestita de la hispanoj, sed fuĝis kaj unuiĝis al la sendependisma kolonelo Ramón García de Sena en januaro de 1814. Jam en Merido, al roto de la generalo Rafael Urdaneta. Poste al kasanaraj ebenaĵoj kaj en Poré, al reĝimento de kavalerio de la komandanto Francisco Olmedilla, helpe al la konkero de Guasdualito la 29an de januaro de 1815. José Antonio Páez, jam estre de kavaleria roto, venkis la 31an de oktobro 1815 la kolonelon Sebastián de la Calzada en la batalo de la Banko de Ĉire kaj la 16an de februaro de 1816, ln kolonelon Francisco López ĉe Mata de la Miel. Tiele la registaro de Nova Granado ascendis lin al leŭtenanta kolonelo. La 20an de januaro de 1819, li ascendis al divizia generalo en San Juan de Payara fare de Simón Bolívar.

Batalo de Las Queseras del Medio redakti

El januaro al aprilo de 1818 li faris la kampanjon de Apure kun Bolívar kontraŭ la trupoj de Pablo Morillo. Tie Páez faris la batalojn de Caujaral, Cañafístola, Trapiche de la Gamarra kaj Las Cocuizas. La 2an de aprilo okazis la batalo de Las Queseras del Medio. La armeoj de Bolívar kaj Morillo troviĝis fronte unu al alia dividitaj de la rivero Arauca. Páez decidis ataki surprize al Morillo kaj trapasis la riveron kun 150 lancistoj kontraŭ la kampadejo de Morillo provoke al batalo. La monarkistoj kontraŭatakis estre de Narciso López, kun ĉirkaŭ 1.000 rajdantoj, por detrui Páez. Tiu retiriĝis persekutata de la hispanoj ĝis taŭga momento kiam Páez kriis revenon al sia trupo kaj tiele pro surprizo detruis la kavalerion de la reĝistoj kiu fuĝis al sia kampadejo. Las Queseras estis la ĉefa venko de la militkariero de la generalo Páez.

La dua batalo de Karabobo redakti

La 28-a de aprilo de 1821 ekis la operaco kiu finos en la dua batalo de Karabobo. La 24-a de junio okazis la batalo decida por la Sendependigo de Venezuelo. Páez flankatakis la monarkistojn norde. Páez per la kavalerio trudiĝis kaj atakis la hispanojn ekde ties ariergardo. La sukceso norde decidis la batalon kaj la hispanoj estis detruitaj preskaŭ komplete (65% el sia trupo). Bolívar ascendigis Páez sur la batalkampo al ĉefgeneralo de la kolombia armeo.

La hispanai supervivintoj (500 soldatoj) rifuĝiĝis en la kastelo de Puerto Cabello, kiu iĝis la lasta rifuĝejo de la hispanoj en teritorio venezuela ĝis ties forpelo fare de Páez en novembro de 1823.

 
La atako de Páez decidis la batalon de Karabobo

Konflikto kontraŭ Bogoto redakti

 
Portreto de la generalo Páez fare de Lewis B. Adams, 1838.

En 1825 venis konflikto en Venezuelon pro la agado de kelkaj geriloj de monarkistoj kaj eblo de hispana invado fare el Kubo. Páez rekrutis eble troige kaj aperis malamikeco al la municipo de Karakaso, pro kio li estis elpostenigita el ĉefkomandanto de la Departemento Venezuelo kaj alportita al Bogoto. Páez post la puĉo al li favora fare de Valencio, per kiu oni malakceptas la novan ĉefkomandanton Juan Escalona kaj oni petas al Páez resti ĉe la estreco, ŝanĝas opinion. Tiu movado, konata kiel La Cosiata etendiĝis tra parto de la departemento kaj preskaŭ rezultis en enlanda milito, ĝis Bolívar revenis el Peruo, kunsidis kun Páez la 1-a de januaro de 1827 kaj dekretis forpardonon kaj nomumis lin Civilan kaj Militan Estron de Venezuelo.

Páez plifortiĝis el la movado, kaj iĝis konsiderata kiel la nura opozicianto al la politiko fare de Santander ekde Bogoto. Ĝis La Cosiata, Páez estis tre respektata kiel militisto, sed poste kiel politikisto. Dum ties estado en Karakaso Bolívar komunikis al li sian planon de la invadon al Kubo kiu estus estrita de Páez kun 10.000 soldatoj kaj 1.000 kavalerianoj. Tio neniam fariĝis. Fine de 1829 separatistoj kunside en la konvento de Sankta Francisko en Karakaso, malagnoskis la aŭtoritaton de Bolívar kaj de la kolombia registaro, kaj donis la povon al Páez kiu petas al Bolívar akcepti la separon de Venezuelo.

Unua prezidenteco redakti

La generalo José Antonio Páez, kiu jam plenumis kiel suprema estro de Venezuelo kiel departemento (Karakaso, Karabobo, Barkisimeto, Barinaso kaj Apure) ekde 1822, konfirmita de la Municipo de Valencio la 30-a de decembro de 1826, kaj ratifita de Bolívar, leviĝis kontraŭ ties aŭtoritato kaj starigis la 27-a de decembro de 1829, kiam li estis 39jaraĝa, Provizoran Registaron kaj dekretis kunvokon al elektado de Deputitoj por Kongreso Konstitucifara en la urbo Valencio por la 30-a de aprilo de 1830.

 
Foto de José Antonio Páez meza de la 19a jarcento

La 29-a de januaro de 1830 ekis la procezo sed prokrastiĝis ĝis kiam la 6-a de majo de 1830 en Valencio la kongresanoj decidis konfirmi la generalon José Antonio Páez por la Plenuma Povo. La 22-a de septembro de 1830 akceptis la Konstitucion kiu ekvalidiĝis sammonate. La Kongreso Konstitucifara de la Respubliko Venezuelo instaliĝis en Valencio la 18-a de marto de 1831. Por la unua konstitucia periodo kvarjara elektiĝis Prezidento de la Respubliko José Antonio Páez, kiu akiris 136 votos (86,07%) de la 158 elektistoj. Tio nur konfirmis la faktan situacion ekde 1826.

Páez regis per relativa paco dum sia periodo, kaj sukcesis iomete rekuperi la ekonomion detruita de la militoj. Sub lia regado oni konstituis la Respublikon. Devis kontraŭi revoluciojn, kiaj tiu de Oriento fare de la generalo José Tadeo Monagas; tiu de Karakaso kontraŭ la krioloj en 1831, kaj tiu de Gabante en 1834, krom politikajn malfacilaĵojn, fare ĉefe de militistoj malkontentaj, sed ankaŭ de civiluloj kaj membroj de la universitato, apogantaj la kuraciston José María Vargas. La malkontentaj militistoj apogis la kandidatiĝon de la generalo Santiago Mariño.

Por la prezidenta balotado de la periodo 1835-1839, Páez apogis la generalon Carlos Soublette.

Dua prezidenteco redakti

Páez estis elektita Prezidento la duan fojon en la elekto de 1838, per totalo de 212 voĉdonoj el totalo de 222 voĉdonantoj. Dum tiu periodo Páez okupiĝis pri defendo, transporto, kaj pri internacia ekonomia krizo de 1838 krom la opozicio de la Liberala Partio fondita en 1840. Tiu plifortiĝis danke al agado fare de politikistoj kiaj Antonio Leocadio Guzmán, Ezequiel Zamora kaj Napoleón Sebastián Arteaga. En 1846, dum regado de Carlos Soublette, konservativulo kiel Páez, ekis popola ribelo ĉe la valoj Aragua, Karabobo, Guárico, okcidentaj ebenaĵoj kaj oriento de la lando. La ribelo tuje elanis kaj Páez iris lukti kontraŭ ĝi kiel ĉefgeneralo de la konstitucia armeo. La trupoj de Páez post kelkaj monatoj sen grava venko, sukcesis kapti en 1847 la ribelestrojn nome Ezequiel Zamora kaj José Francisco Rangel.

En ekzilo el 1850 al 1859 Páez veturis tra la tuta mondo: Karibio, Usono (kie loĝis jarojn), Francio, Germanio ktp. La 18-a de decembro de 1858 revenis en Venezuelon alvokita de nova registaro, sed pluis militoj kaj finfifine li revenis en Usonon.

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Velásquez, Ramón J. (1988). Los pasos de los héroes. Edición Especial Homenaje del IPASME al Autor. Caracas – Venezuela. ISBN 980-6122-01-1.
  • Romero Martínez, Vinicio (1987). Mis mejores amigos, 110 biografías de venezolanos ilustres. Editorial Larense, C. A. Caracas-Venezuela. ISBN 980-211-120-1.
  • Corpoven (1989). Un mito: se llamaba Páez, se llamaba Apure en: Venezuela Tierra Mágica. Ediciones de Corpoven, S. A. Caracas – Venezuela. ISBN 980-259-299-4.
  • Arrechea Rodríguez, Elio (1977). Próceres y batallas de la independencia en la América bolivariana. Cardenal Ediciones, S.A. Caracas – Venezuela. ISBN 84-399-8594-0.
  • Alfonzo Vaz, Carlos (1973). Páez y Argentina. Ediciones de la Presidencia de la República. Caracas – Venezuela.
  • Cova, J. A. (1947). El centauro. Vida del General José Antonio Páez. Caudillo Venezolano y Brigadier del Ejercito Argentino. Editorial Venezuela. Buenos Aires Argentina.
  • Fundación Polar (1995). Campaña de Carabobo. En:Diccionario Multimedia de Historia de Venezuela. Fundación Polar. Caracas – Venezuela.
  • Fundación Polar (1995). Toma de las flecheras. En: “Diccionario Multimedia de Historia de Venezuela. Fundación Polar. Caracas – Venezuela.
  • Naranjo, Carmen (1995). Entrevista de Páez y Falcón. En: Diccionario Multimedia de Historia de Venezuela. Fundación Polar. Caracas – Venezuela.
  • Rodríguez, Adolfo (1995). Gobiernos de José Antonio Páez. En: Diccionario Multimedia de Historia de Venezuela. Fundación Polar. Caracas – Venezuela.
  • Rodríguez, Adolfo (1995). José Antonio Páez. En: Diccionario Multimedia de Historia de Venezuela. Fundación Polar. Caracas – Venezuela.
  • Rodríguez, Manuel Alfredo (1973). Páez y la unidad venezolana. Revista Guardia Nacional. XXIV(141-142):28-39.
  • Morón, Guillermo (1979). Los presidentes de Venezuela. 1811 - 1979. S.A. Meneven. Caracas - Venezuela. 334p.
  • Ojeda, Carlos José (Edición del diario Ultima Hora, del 13 de Junio de 2001). José Antonio Páez Herrera de Mendoza Xaimes de Aguero y El Correcto Nombre de Nuestros Próceres de Independencia. Diario Ultima Hora, Acarigua, Portuguesa - Venezuela, 4 p, Cuerpo de Opinión del Cronista del Municipio Paez, del Estado Portuguesa.

Eksteraj ligiloj redakti