José Luis López-Aranguren
José Luis López-Aranguren Jiménez, kiu subskribis siajn verkojn kiel José Luis L. Aranguren (Avilo, 9a de junio 1909 - Madrido, 17a de aprilo 1996), estis unu de la plej influaj hispanaj filozofoj kaj eseistoj de la 20-a jarcento. En sia filozofia laboro, kiel verkisto kaj kiel profesoro pri etiko en la Komplutensa Universitato de Madrido emfazis la gravon de la intelektuloj en socio pli kaj pli mekanizita, nejusta kaj senhumanigita. Lia verkaro estas etika, politika kaj religia cerbumado, klopode al memoro pri la danĝeroj de socio teknika, scienca kaj kibernetika antaŭ la malabundo de solidareco kaj humanismo.
José Luis López-Aranguren | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | José Luis López-Aranguren Jiménez | ||||
Naskiĝo | 9-an de junio 1909 en Avilo | ||||
Morto | 17-an de aprilo 1996 (86-jaraĝa) en Madrido | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato Centra de Madrido vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • filozofo • universitata instruisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ekde la Hispana Enlanda Milito li formis parton de la grupo de intelektuloj de la Hispana Falango. Li doktoriĝis en filozofio per disertacio El protestantismo y la moral (Protestantismo kaj moralo), post kio li akiris la ĉefprofesorecon de Etiko kaj Sociologio de la Universitato de Madrido (1955).
Iĝante pli kritika kontraŭ la reĝimo de Franco, en 1965 li partoprenis, kun Enrique Tierno Galván, Agustín García Calvo, aliaj profesoroj kaj multnombraj studentoj, en protesta pro la manko de libero de asociiĝo. Li estis punita kaj apartigita disde la universitato, sed li plue estis aktiva verkante kaj en eksterlandaj universitatoj kiel vizitanta profesoro.
Verkoj redakti
- Filosofía y religión {ISBN 978-84-8164-005-2}
- Ética {ISBN 978-84-8164-010-6}
- Ética y sociedad {ISBN 978-84-8164-058-8}
- Moral, sociología y política I {ISBN 978-84-8164-073-1}
- Moral, sociología y política II {ISBN 978-84-8164-087-8}
- Estudios literarios y autobiográficos {ISBN 978-84-8164-132-5}.
Eksteraj ligiloj redakti
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José Luis López Aranguren en la hispana Vikipedio.