José Moscardó Ituarte, (Madrido, 26-a de oktobro de 1878 - samloke, 12-a de aprilo de 1956), estis militisto hispana. Li aliĝis al la puĉo de julio de 1936 kontraŭ la registaro de la Popola Fronto, kiu kondukis al la Hispana Enlanda Milito, kaj estris tiun en Toledo, ĉar estis la militisto de plej alta rango inter la implikitaj, kaj akiris famon pro sia defendo de la Alkazaro de Toledo kontraŭ la respublikaj trupoj.

José Moscardó
Persona informo
Naskonomo José Moscardó Ituarte
Naskiĝo 26-an de oktobro 1878 (1878-10-26)
en Madrido
Morto 12-an de aprilo 1956 (1956-04-12) (77-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Alkazaro de Toledo vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Calle de Ayala, Madrid vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Subskribo José Moscardó
Familio
Infanoj Miguel Moscardó vd
Profesio
Okupo militistopolitikisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Moscardó dum sia vizito al Berlino oktobre de 1940 (inter Serrano Súñer, kun malhela uniformo, kaj Heinrich Himmler).

La Alkazaro estis uzata de la ribeliĝinta kolonelo José Moscardó kiel defenda punkto kaj rezistejo de la Civila Gardistaro kaj tute sieĝata kaj detruita de la trupoj lojalaj al la Dua Hispana Respubliko dum la sieĝo kiu daŭris 70 tagojn de la 22-a de julio ĝis la 28-a de septembro 1936. Ĝi estis liberigata tiun lastan tagon fare de la Armeo de Afriko sub la gvido de la generalo José Enrique Varela kaj vizitata sekvatage de la generalo Francisco Franco, ĉefo de la naciisma bando, kiuj prokrastis la antaŭeniron al Madrido por liberigi la Alkazaron.

La frankisma propagando laŭdegis la heroan reziston kaj eĉ la rolon luditan de la kolonelo Moscardó, inklude legendojn pri supozata ĉantaĝo farata al la kolonelo petante kapitulacon kontraŭ lia filo, kiu ne estos mortigita dum tiuj semajnoj, sed nur tre poste kaj senrilate al la toledaj okazintaĵoj. La frankisma propagando levigegos la figuron de la kolonelo Moscardó, kiu ŝajne ne estis tiom kuraĝa militestro ĉar reale la direkton de la rezisto faris civilgvardinao Pedro Romero.

Post la liberigo de la Alkazaro fare de la frankismaj trupoj la kolonelo estis levigita al rango de generalo kaj aktivis dum la resto de la milito. Li estis ankaŭ levigita al rango de grafo, ĉar nereĝa kaj eĉ nenobela persono kia Francisco Franco permesis al si ekde la ŝtataj registaraj instancoj nomumi supozatajn nobelojn.