Bernardo Atxaga

(Alidirektita el Joseba Irazu Garmendia)

Bernardo Atxaga [bernardo aĉaga] estas la plumnomo de Joseba IRAZU GARMENDIA (naskiĝis la 27-an de julio 1951 en Asteasu, provinco Gipusko, Eŭskio, Hispanio), eŭska verkisto, plej konata per la libro Obabakoak, inter aliaj.

Bernardo Atxaga
Persona informo
Naskonomo José Irazu Garmendia
Naskiĝo 27-an de julio 1951 (1951-07-27) (72-jaraĝa)
en Asteasu, Provinco Gipusko,  Hispanio
Lingvoj eŭskahispanaangla vd
Loĝloko Zalduondo vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono • Bilbao University vd
Familio
Gefratoj Iñaki Irazu vd
Edz(in)o Asun Garikano vd
Profesio
Alia nomo Bernardo Atxaga vd
Okupo verkisto • poeto • verkisto de porinfana literaturo • scenaristo vd
Aktiva dum 1976– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li diplomiĝis pri ekonomiko de la Universitato de Bilbao, kaj studis filozofion ĉe la Centra Universitato de Barcelono. Li laboris kiel ekonomikisto, librovendisto, profesoro de la eŭska lingvo, preseja laboranto, kaj radia scenar-verkisto, ĝis 1980, kiam li ekdediĉis sin tute al verkado.

Liaj unuaj tekstoj eldoniĝis en 1972 en antologio de eŭskaj aŭtoroj. Lia unua mallonga rakonto, Ziutateaz [zjutateas] ("Pri la urboj"), eldoniĝis en 1976. Lia unua libro de poezio, Etiopia ("Etiopio"), aperis en 1978. Li verkis teatraĵojn, kanto-tekstojn, fabelojn, romanojn, kaj rakontojn. Lia libro de rakontoj, Obabakoak ("La obabaj"), eldonita en 1988, gajnis por li multe da famo kaj kelkajn premiojn, kiel la Hispana Nacia Literatura Premio. Ĝis nun, la libro tradukiĝis al pli ol 20 lingvoj.

Atxaga ĝenerale verkas en la eŭska lingvo, sed ankaŭ estas la aŭtoro de kelkaj el la hispanlingvaj tradukoj de siaj verkoj. Sekvante la ekzemplon de Obabakoak, pluraj el liaj aliaj verkoj tradukiĝis al aliaj lingvoj.

Bernardo Atxaga.

En 2003 Bernardo Atxaga publikigis la verkaĵon "Soinujolearen semea" ĉe la eldonejo Pamiela. Tiu ĉi romano temas pri la malapero de la mondo de Obaba, "mondo kiu ne plu ekzistas", laŭ la aŭtoro mem. En 2006 li estis nomumita membro de la Akademio de la Eŭska Lingvo, Euskaltzaindia. Ankaŭ en 2006 Montxo Armendáriz [monĉo armendariz] kinigis la rakonton de Obabakoak per la filmo Obaba.

Li nun loĝas en vilaĝo en Alavo.

Atxaga kaj Esperanto redakti

Lian libron Behi euskaldun baten memoriak "Memoraĵoj de eŭska bovino" tradukis al Esperanto Aitor Arana. La eldonon helpis la aŭtoro mem, kiu foje donacas ekzemplerojn kiel kuriozaĵojn. En tiu romano bovino estas atestanto kaj rakontanto de epizodo rilata al la Hispana Enlanda Milito en la paŝtejaj valoj de Eŭskio.

Verkoj ĝis 1999 redakti

Romanoj kaj noveloj redakti

  • Obabakoak (1988).
  • Behi euskaldun baten memoriak (Pamiela, 1991)
  • Gizona bere bakardadean ("La viro en sia soleco", Pamiela, 1993)
  • Bi anai ("Du fratoj", Erein, 1985)
  • Bi letter jaso nituen oso denbora gutxian ( "Du letter ricevis mi en tre malmulte da tempo", Erein, 1985)
  • Henry Bengoa inventarium, Sugeak txoriak begiratzen dionean, Zeru horiek ("Henry bengoa inventarium. Kiam la serpento rigardadas la birdojn. Tiuj ĉieloj", Erein, 1995)
  • Sara izeneko gizona ("Viro nomita Sara", Pamiela, 1996)
  • Zeru horiek (Tiuj ĉieloj 1995 ).
  • Sara izeneko gizona.1996
  • Soinujolearen semea (La filo de la akordionisto 2003 ).
  • Teresa, poverina mia.2004
  • Zazpi etxe Frantzian (Sep domoj en Francio, 2009 ).
  • Nevadako egunak (Tagoj de Nevada, 2013 ).
  • Txoriak kolpeka.2014
  • Narp. El caso de Felisa Rodríguez. 2015
  • Muskerraren bidea. 2015
  • Etxeak eta hilobiak (Domoj kaj tomboj, 2019).
  • Desde el otro lado 2022

Poezio redakti

  • Etiopia ("Etiopio", Pott, 1978),
  • Nueva Etiopia ("Nova Etiopio", Detursa, 1997)
  • Paradisua eta katuak, 2012.

Infana literaturo redakti

Li publikigis pli ol 25 infanaj kaj junecaj libroj, interalie:

  • Chuck Aranberri dentista baten etxean ("Chuck Aranberri ĉe dentisto", Erein, 1985)
  • Nikolasaren abenturak, Ramuntxo detektibe ("Aventuroj de Nikolaino, Rajmunĉjo detektivo", Elkar 1979)
  • Siberiako ipuin eta kantak ("Fabeloj kaj kantoj de Siberio", kolekto de kvar rakontoj, Erein)
  • Jimmy Potxolo, Antonino apreta, Asto bat hipodromoan, Txitoen istorio, Flannery eta bere astakiloak (Elkar)
  • Xolak badu lehoien berri ("Xola ekkonas pri leono", Erein, 1995),
  • Xola eta basurdeak ("Xola kaj aproj", Erein 1996) - gajnis la Euskian Premion por Junula Literaturo en 1997
  • Mundua eta Markoni ("La mondo kaj Markoni", BBK fundazioa, 1995)

Alfabetoj redakti

Dramoj redakti

  • Logalea zuekan ekilibristaren kasoa ("La kazo de la dormema ekvilibristo", fariĝis filmo de Maskarada)
  • Henry Bengoa inventarium (fariĝis filmo de Hika)
  • Emigración, 1 ("Elmigrado, 1", fariĝis filmo de Geroa),
  • Shola eta lehoiak ("Shola kaj la leonoj", fariĝis filmo de Porpol).

Eksteraj ligiloj redakti