Josef Barák

ĉeĥa ĵurnalisto, poeto kaj redaktoro

Josef BARÁK (18331883) estis ĉeĥa ĵurnalisto, poeto kaj redaktoro.

Josef Barák
Persona informo
Josef Barák
Naskiĝo 26-an de januaro 1833 (1833-01-26)
en Prago
Morto 15-an de novembro 1883 (1883-11-15) (50-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario vd
Partio Young Czech Party vd
Profesio
Alia nomo Jaroslav Zásmucký • Jaroslav Barakovský vd
Okupo ĵurnalisto • poeto • politikistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li influis la ĉeĥan literaturon per redaktado de la almanako Máj (Majo), en kiu publikigis siajn versojn gravaj junaj poetoj, kiuj admiris la verkon Majo de Karel Hynek Mácha kaj programe volis disvolvi lian heredon. Tial ili estis nomataj „májovci“ (majanoj), apartenis al ili precipe Jan Neruda, Vítězslav Hálek, Rudolf Mayer, Václav Šolc, Adolf Heyduk, Karolína Světlá, Sofie Podlipská, Jakub Arbes, Antal Stašek, Gustav Pfleger Moravský k.a.