Tiu ĉi paĝo temas pri brigada generalo Josef Mašín, la membro de kontraŭnazia rezistmovada grupo Tri reĝoj. Pri liaj filoj, kiuj gvidis armitan rezistmovadon kontraŭ komunismo, temas artikolo Fratoj Mašín.
Tiu ĉi paĝo temas pri brigada generalo Josef Mašín, la membro de kontraŭnazia rezistmovada grupo Tri reĝoj. Pluaj signifoj estas indikitaj en artikolo Josef Mašín (apartigilo).

Generalmajoro Josef Mašín (naskiĝinta la 26-an de aŭgusto 1896, mortis la 30-an de junio 1942) estis oficiro de unuarespublika Ĉeĥoslovaka armeo kaj fine de sia vivo membro de kontraŭnazia rezistmovada organizo Tri reĝoj.

Josef Mašín
Generalo Josef Mašín (fotoarkivo de lia nepino Barbara Masin)
Generalo Josef Mašín (fotoarkivo de lia nepino Barbara Masin)
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1896
en Lošany, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 30-an de junio 1942
en Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio
Soldata kariero
Rango: generalmajoro
Deĵoris en: Ĉeĥoslovakaj legioj
Speco: 1-a ĉeĥoslovaka pafista regimento
Bataloj: batalo ĉe Zborov, batalo ĉe Baĥmaĉ, Transsiberia magistralo
Persona informo
Mortokialo mortopafo
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Memorigilo Josef Mašín
Familio
Edz(in)o Zdena Mašínová Sr.
Infanoj Josef Mašín • Ctirad Mašín • Zdena Mašínová Jr.
Okupo
Okupo oficiro • Czechoslovak legionary • militisto
vdr

La junaĝo redakti

Li naskiĝis en Lošany ĉe Kolín kiel ununura filo de kamparano Alois Mašín kaj lia edzino Marie, naskita Zourková. En la jaroj 1907 - 1911 li partoprenis ĉeĥan realan gimnazion en Kutná Hora. En la jaroj 1912 - 1915 li finstudis Landan mezlernejon ekonomian en Roudnice nad Labem.

Armea kariero redakti

Ĉeĥoslovakaj legioj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉeĥoslovakaj legioj.

La 28-an de aprilo 1915 Mašín estis rekrutigita kaj alvicigita al i.r. infanteria regimento 36, kun kiu li forveturis al rusa batalfronto. Ĉi tie la 9-an de majo 1915 ĉe Sinkov alikuris en la rusan militkaptitecon kaj la 3-an de januaro 1916 li aliĝis en Ĉeĥoslovakan legion. En la jaroj 1916 ĝis 1921 li poste batalis en la ĉeĥoslovakaj legioj en la 1-a ĉeĥoslovaka pafista regimento. En bataloj li estis kelkfoje vundita kaj kelkfoje honorigita (krom alia per Kruco de sankta Georgo - alta rusa soldata honorigo). Li batalis en bataloj ĉe Zborov, ĉe Baĥmaĉ kaj sur Transsiberia magistralo.

Unua respubliko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio.

Reveninte Ĉeĥoslovakion li demobilizis, sed jam la 6-an de februaro 1920 li fariĝis staba kapitano de infanterio de la Ĉeĥoslovaka armeo. En la jaro 1922 li partoprenis grenadist-kurson en Milovice. Ekde 1923 ĝis 1927 li deĵoris ĉe artileria formacio en České Budějovice kaj ekde 1927 ĝis 1928 en Jindřichův Hradec. Ekde la 1-a de aprilo ĝis la 2-a de novembro 1928 li libertempis sen salajro pro malsano de lia patrino.

Ekde 1928 Mašín deĵoris ĉe la 1-a artileria regimento de Jan Žižka z Trocnova en Ruzyně ĝis 1939 en funkcio vicregimentestro.

La 18-an de junio 1929 li edziĝis kun Zdena Nováková. Li havis kun ŝi tri infanojn: filojn Ctirad, naskiĝinta en 1930, Josef naskiĝinta en 1932 kaj filinon Zdeňka naskiĝinta en 1933.

Okupacio de Ĉeĥoslovakio redakti

La 14-an de marto 1939 Mašín estis suspendita kaj akuzita pro ribelo, kiam li rifuzis subiĝis al ordono ne rezisti al okupantoj. Post la konkero de Ĉeĥoslovakio fare de nazia Germanio li provis fari sabotojn, unue neorganizite, pli poste enkadre de rezistmovada organizo Defendo de nacio. Komune kun subkolonelo Josef Balabán kaj staba kapitano Václav Morávek li kreis raportistan grupon Tri reĝoj. Helpe de granda reto de kunlaborantoj la membroj de grupo kolektis signifajn informojn, kiujn ili poste transdonis per elsendigilo al ĉeĥoslovaka ekzila registaro ĝis Londono. Krom tio, ili amasigis armilojn, faris sabotojn, laŭ iuj atestoj Mašín partoprenis en eldonado de kontraŭleĝa ĵurnalo En batalo.

Arestigo redakti

Mašín estis kaptita de gestapo la 13-an de majo 1941 post interpafado en strato Pod Terebkou en Prago-Nusle. Arestinte li estis enketata kaj torturata, li nesukcese provis memmortigi sin kaj la 30-an de junio 1942 li estis kondamnita per militjuro al mortpuno kaj en pafejo de Kobylisy en Prago li estis ekzekutita.

Post liberiĝo redakti

Post la dua mondmilito Josef Mašín estis avancita in memoriam en rangon de brigada generalo kaj en majo de 2005 in memoriam je generalmajoro. Lia edzino Zdena Mašínová estis kelkajn monatojn malliberigata (de la 6-a de januaro 1942 ĝis la 5-a de aŭgusto 1942) de gestapo, post la milito ŝi estis honorigita de Ĉeĥoslovaka Milita Kruco.

En la jaro 1953 ŝi estis dum maljusta juĝproceso sendita fare de krimula komunista justico al 25 jaroj en malliberejon, pro onidira helpo dum "krimegoj", kiujn faris iliaj du filoj, pro aprobigado de tiujn ĉi krimoj kaj pro "helpo al kontraŭleĝa fuĝo" de membroj de la rezistmovada grupo de fratoj Mašín malantaŭ la limojn.

Ŝi mortis en komunista prizono la 12-an de junio 1956.

Fontoj redakti

  • NĚMEČEK, Jan - Mašínové. Zpráva o dvou generacích, nakl. Torst, v Praze 1998, ISBN 80-7215-048-0
  • RAJLICH, Jiří; ČAPLOVIČ, Miloslav; kolektiv - Vojenské osobnosti československého odboje 1939 až 1945, nakl. Ministerstva národní obrany ČR, v Praze 2005