Josef Mysliveček
ĉeĥa komponisto
Josef MYSLIVEČEK (naskiĝis en Prago la 9-an de marto 1737, mortis en Romo, Italio, la 4-an de februaro 1781) estis ĉeĥa komponisto.
Josef Mysliveček | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1737 en Prago |
Morto | 4-an de februaro 1781 (43-jaraĝa) en Romo |
Mortokialo | sifiliso |
Tombo | San Lorenzo in Lucina |
Lingvoj | ĉeĥa • itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Bohemio • Papa Ŝtato |
Alma mater | Filharmonia Akademio de Bolonjo |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | komponisto • orgenisto • violonisto • kapelmajstro |
Verkoj | Il trionfo di Clelia Il Bellerofonte L'Ipermestra Antigona L'Olimpiade |
Mysliveček naskiĝis en Prago. Li studis ĉe F. Habermann kaj J. Seger. En Italio li akiris la nomojn Il divino Boemo ("dia ĉeĥo") kaj Venatorini ("Ĉasisteto"), kiu estas traduko de lia ĉeĥa nomo. Plej sukcesa li estis en kreado de operoj, da kiuj konserviĝis trideko. Li aktivis en Napolo, Bologna, Vieno, Munkeno. Ŝatis lin ankaŭ la juna Wolfgang Amadeus Mozart. Plie li postlasis simfoniojn, uverturojn, koncertojn, piankomponaĵojn.
Mysliveček mortis en 1781 en Romo.
Listo de verkoj redakti
Operoj redakti
- Bellerofonte
- Il Demofoonte
- Montezuma
- Il Gran Tamerlano
- Ezio
- Armida
- Olimpiade
- Medonte
Literaturo redakti
Freeman, Daniel E. Josef Mysliveček, "Il Boemo": the Man and His Music. Sterling Heights, Mich.: Harmonie Park Press, 2009.
Eksteraj ligiloj redakti
Sondosieroj redakti
- Violonkoncerto G maĵor Arkivigite je 2010-11-25 per la retarkivo Wayback Machine Allegro (CZ)