Josef Vích

Josef VÍCH (naskiĝis la 11-an de majo 1932 - mortis 17-an de marto 2015) estis ĉeĥa esperantisto, korusa operkantisto de Nacia teatro (Prago), kontribuis al artaj programoj de pluraj E-aranĝoj.

Josef Vích
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1932 (1932-05-11)
en Prago
Morto 17-an de marto 2015 (2015-03-17) (82-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantistokantistomuzikistotradukistoaktoro
vdr

Li tradukis ankaŭ el la angla, franca, germana, itala, rusa en la ĉeĥan kaj male el la ĉeĥa en Esperanton, ekz. bibliajn kantojn.

Libroforme aperis lia ĉeĥlingva traduko el la angla:

  • Enrico Caruso: Jak se má zpívat - několik praktických pokynů (Kiel bone kanti - kelkaj praktikaj konsiloj, Chronos 1999) (Originalo: How to sing: some practical hints)