Josef WEINGARTNER (naskiĝinta la 10-an de februaro 1885 en Dölsach, mortinta la 11-an de majo 1957 en Meran) estis aŭstra romkatolika pastro, artihistoriisto, monumentprotektisto kaj verkisto.

Vivo redakti

 
la priburga verko Bozner Burgen en reklamo de junio 1923

Post fino de la studo pri teologio en 1907 en Brixen li plustudis, post la sacerdota ordinacio, i.a. ĉe Max Dvořák je la universitato de Vieno. Li doktoriĝis pri teologio en 1910 kaj pri arthistorio en 1911. Poste li estis (ĝis 1915) sekretario de la ŝtata Centra komisiono por monumentprotektado en Insbruko. Inter 1915 kaj 1918 estris Weingartner ties filion en Bozen. En 1920 li fariĝis ĝenerala konservisto de Bundesdenkmalamt (federacia oficejo por monumentprotektado) en Vieno sed revenis en 1921 al Tirolo. De 1921 estis li preposto de la insbruka Preĝejo Sankta Jakobo kaj brilis kiel populara animzorganto.

Dum la tuta vivo li esploris pri arthistorio tirola kreante multajn sciencajn fundamentojn, ĉefe rilate al Sudtirolo. Lia verko Kunstdenkmäler Südtirols, ĝuante ok eldonojn, takseblas ĝis hodiaŭ mejloŝtono de regiona arttopografio kaj estis modelo por Georg Dehio kaj ties manlibrojn pri monumenta priskibo en Germanujo. Ĝenerale la esploristoj pri burgoj kaj kasteloj ŝuldas multan inspiron kaj helpon al liaj antaŭlaboroj.

Honoroj kaj familiaĵoj redakti

Ne mire, ke multaj stratoj en ĉiuj tri partoj de Tirolo estis nomitaj por li. De 1923 li estis honora membro de la katolika studenta korporacio AV Austria Innsbruck (ene de ÖCV). Li estis la praonklo de la tirola ministroprezidanto Wendelin Weingartner (1993-2002).

Verkoj redakti

Beletro redakti

  • Die Nonne von Sonnenburg. Roman. Tyrolia, Innsbruck 1935.
  • Der Kardinal. Novelle. Tyrolia, Innsbruck 1946.
  • Die alten Götter. Novellen. Rohrer Verlag, Innsbruck kaj Wien 1948.
  • Abälard und Bernhard. Roman. Tyrolia, Innsbruck kaj Wien 1948.
  • Der lateinische Bauer. Erzählungen. Tyrolia, Innsbruck kaj Wien 1954.

Sciencaĵoj (elekto) redakti

  • Südtirol: Wanderungen abseits vom Baedeker. Leipzig: Hirzel 1922 (interrete).
  • Bozens Bürgerhäuser (Die Kunst in Tirol 5/6). Wien: Ed. Hölzel 1922 (interrete ĉe Teßmann)
  • Die Kunstdenkmäler Südtirols. 4 Bände. Augsburg 1923–1930; kromaj sep eldonoj, ofte mallongigitaj ĝis 1990, Bozen-Innsbruck-Wien.
    • Die Kunstdenkmäler Südtirols. I. Band: Oberes Eisacktal, Pustertal, Ladinien. Wien 1923 (interrete ĉe Teßmann)
    • Die Kunstdenkmäler Südtirols. II. Band: Das mittlere und untere Eisacktal. Wien 1923 (interrete ĉe Teßmann)
    • Die Kunstdenkmäler des Etschlands. III. Band – 2. Teil: Die Kunstdenkmäler Bolzanos. Wien–Augsburg 1926 (interrete ĉe Teßmann)
    • Die Kunstdenkmäler des Etschlands. III. Band – 1. Teil: Ritten, Sarntal, Tschöggelberg – 3. Teil: Überetsch, Unterland und Reggelberg. Wien–Augsburg 1929 (interrete ĉe Teßmann)
    • Die Kunstdenkmäler des Etschlands. IV. Band – I. Teil: Das Burggrafenamt – II. Teil: Vintschgau. Wien–Augsburg 1930 (interrete ĉe Teßmann)
  • Etschland. Wanderungen abseits vom Baedeker. Leipzig: Hirzel 1924.
  • Das kirchliche Kunstgewerbe der Neuzeit. Innsbruck 1926.
  • Römische Barockkirchen. München 1930.
  • Gotische Wandmalerei in Südtirol. Wien 1948.
  • mit Robert Zinner: Südtirol. Landschaft. Kunst. Kultur. Antaŭparoloj de Raimund von Klebelsberg zu Thumburg. Verlag Adolf Holzhausens Nfg., Wien 1950.
  • Unterwegs: Lebenserinnerungen. Felizian Rauch Verlag, Innsbruck 1951.
  • mit Robert Zinner: Meran und das Burggrafenamt. Wien 1956.
  • Die Kunstdenkmäler Osttirols. Innsbruck 1958.
  • Bozner Burgen. Innsbruck 1922; 2. Auflage, Bozen: Athesia 1953; tria eldono 1962.

Literaturo redakti

  • Im Dienste der Musen. Briefwechsel mit Josef Garber (=Schlern-Schriften, 267). Wagner, Innsbruck 1978, ISBN 3-7030-0058-9
  • Weingartner, Josef. Ĉe: Theodor Brückler, Ulrike Nimeth: Personenlexikon zur österreichischen Denkmalpflege. Berger, Horn 2001, ISBN 3-85028-344-5, p. 289–290
  • Eva Gadner: Aus der Fülle. Leben und Werk von Propst Josef Weingartner (1885–1957). Innsbruck 2007, ISBN 978-3-7030-0429-2
  • Martin Kolozs: Zur höheren Ehre – Die Tiroler Priesterdichter Reimmichl, Bruder Willram, Josef Weingartner und Reinhold Stecher: Biographien. Universitätsverlag Wagner, Innsbruck 2017.
  • Ekkart Sauser:" Weingartner, Josef". Ĉe: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 13, Bautz, Herzberg 1998, ISBN 3-88309-072-7, kol. 622–624

Eksteraj ligiloj redakti