Joseph Bonaparte

frato de Napoleono Bonaparto; reĝo de Napolo kaj de Hispanio

Jozefo Napoleono Bonaparte, reĝo de Napolo kaj Sicilio, reĝo de Hispanio kaj grafo de Survilliers, (n. la 7-an de januaro 1768 en Corte - m. la 28-an de julio 1844 en Florenco) estis la pli aĝa frato de la franca imperiestro Napoleono la 1-a, kiu nomumis lin reĝo de Napolo kaj Sicilio (1806-1808) kaj poste reĝo de Hispanio.

Joseph Bonaparte
Reĝo de Napolo
Persona informo
Joseph Bonaparte
Naskiĝo 7-an de januaro 1768 (1768-01-07)
en Corte
Morto 28-an de julio 1844 (1844-07-28) (76-jaraĝa)
en Florenco
Tombo Cathédrale Saint-Louis-des-Invalides vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Joseph Bonaparte
Familio
Dinastio Familio Bonaparto vd
Patro Carlo Maria Buonaparte vd
Patrino Maria Letizia Ramolino vd
Gefratoj Napoleono Bonaparte • Elizo Bonaparto • Karolino Bonaparto • Paŭlino Bonaparto • Jérôme BonaparteLucien BonaparteLudoviko Bonaparto • Maria Anna Bonaparte • Napoleone Buonaparte vd
Edz(in)o Julie Clary vd
Amkunulo María del Pilar Acedo y Sarria • Émilie Hémart vd
Infanoj Zénaïde Bonaparte • Ĉarloto Napoleonino Bonaparto • Félix-Joseph-François de Lacoste • Júlia Bonaparte vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatooficiromilitisto vd
Aktiva en ParizoMadridoNapolo vd
Reĝo de Hispanio
Dum 18081813
Antaŭulo Ferdinando la 7-a
Sekvanto Ferdinando la 7-a
Reĝo de Napolo
Dum 18061808
Antaŭulo Ferdinando la 4-a
Sekvanto Joaĥimo Murat
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jozefo Bonaparte

Jozefo Bonaparte restis reĝo de Hispanio ekde la 6-a de junio 1808 ĝis la 11-a de decembro 1813, sed fakte revenis al Francio de la 13-a de junio 1812. Dum tiu tempo estis la politika referenco de la franca okupado de la lando kaj de la hispanoj kiuj apogis ĝin, sed tute la celo de la kritikoj de la hispanoj kiuj ribeliĝis kontraŭ tiu; laŭ moknomo li estis nomita "Pepe Botella" (Joĉjo Botelo) laŭ supozata drinkemo kaj laŭ tiu nomo ankoraŭ estas konata inter hispanoj. Li poste vivis iom da tempo en Usono (precipe en Novjorko kaj Filadelfio) sed sekve revenis al Eŭropo kaj mortis en Florenco.