Joseph Henry
usona sciencisto
Joseph HENRY (17-a de decembro 1797 en Albany, Usono - 13-a de majo 1878 en Vaŝingtono) estis grava usona fizikisto.
Joseph Henry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de decembro 1797 en Albany |
Morto | 13-an de majo 1878 (80-jaraĝa) en Vaŝingtono |
Tombo | Oak Hill Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | The Albany Academy |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | fizikisto • universitata instruisto • inĝeniero • meteologo • arthistoriisto |
Verkoj | elektromagneta indukto |
Vivo redakti
Henry lernis la profesion de horloĝisto kaj arĝentforĝisto, lia avo estis enmigrinto el Skotlando.
En 1826 Henry fariĝis profesoro pri matematiko kaj naturfilozofio ĉe Albany Academy kaj en 1827 li komencis esplorojn pri elektro.
Verko redakti
Lia ĉefa laboro estis en la fako de elektromagnetismo, kie li malkovris la fenomenon de memindukto.
Efiko redakti
Honore al li la SI-unuo de elektra induktanco estis nomita henro (simbolo H).
Smithsonian Institution, kiun li gvidis kiel unua sekretario, starigis monumenton honore al li.
Literaturo redakti
- Contributions to electricity and magnetism. Philadelphia (1839) angle