Joseph JAMIN estis belga arĥitekto, esperantisto kaj poste idisto en Bruselo, Li estis frato de Leopold Jamin kaj membro de la Lingva Komitato en 1907.

Joseph Jamin
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
La Lingva Komitato en 1907. Jamin estas la dua je la dua linio, el la supro.

Jamin multe akcelis la esperantan propagandon kaj verkis du broŝurojn; dum 1902-1905 li estis ĉefo-redaktoro de Belga Sonorilo. Poste li pasis al Ido, en 1908 proponis esperantidon nomiĝitan Mez-Voio. Eble estas kompromiso inter Esperanto kaj Ido. Ŝajne la projekto similas al Antido.

Jamin estis dum multaj jaroj eldonisto de idista gazeto.

Verkoj redakti

  • Pour tes congrès futurs : l’ Esperanto. Eld. Ferd. Ickx , Leuven, 1912, 13 paĝoj.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti