Joseph PEVNEY (1911 – 2008) estis juda-usona reĝisoro.[1][2]

Joseph Pevney
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1911 (1911-09-15)
en Nov-Jorko
Morto 18-an de majo 2008 (2008-05-18) (96-jaraĝa)
en Palma Dezerto
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Mitzi Green vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristofilmproduktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1950– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pevney faris sian debuton en vodevilo kiel knabo-soprano en 1924. Li evoluigis karieron kiel aktoro, aperante en pli seriozaj teatraĵoj. Malgranda kariero kiel filmo aktoro sekvis, lia plej signifa apero estis en la klasika boksado-filmo Body and Soul [Korpo kaj Animo] (1947), en kiu li okupis la rolon Shorty Pulaski. Li militservis kiel signalisto de usona armeo dum Dua Mondmilito.

Post milito, Pevney iĝis fekunda reĝisoro de kino kaj televido, kun ĉirkaŭ 80 produktojn de 1950 ĝis 1984. Inter liaj filmoj estis Female on the Beach (1955) kun Joan Crawford kaj Jeff Chandler, Tammy and the Bachelor (1957) kun Debbie Reynolds kaj Leslie Nielsen, Man of a Thousand Faces (1957) kun James Cagney, The Crowded Sky (1960), kaj vesternoj kiel The Plunderers (1960).

Li ankaŭ reĝisoris multajn epizodojn de televidserioj kiel Bonanza, Star Trek, The Paper Chase, kaj Trapper John, M.D.. Li kaj Marc Daniels reĝisoris la plej grandan numeron de originalaj epizodoj de Star Trek, ĉefe "The Devil in the Dark, "Arena", "The City on the Edge of Forever", "Amok Time", "Journey to Babel", kaj "The Trouble With Tribbles".[3]

Li daŭre reĝisoris televidaĵojn dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.

Referencoj redakti

  1. Joseph Pevney, 96; prolific film, TV director worked on original 'Star Trek' series, LA Times (May 29, 2008)
  2. "Obituaries: Joseph Pevney", The Desert Sun, 2008-05-24. Kontrolita 2008-12-19.
  3. Trotter, Charles. TOS Director Joseph Pevney Dies at 96. TrekMovie.com (2008-05-25).