Joseph PICKFORD (baptita en 1734, mortinta en 1782)[1] estis angla Arĥitekto, unu el la gvidaj provincaj arĥitektoj dum la regno de Georgo la 3-a.

Joseph Pickford
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1736 (1736-01-01)
en Warwickshire
Morto 1-an de januaro 1782 (1782-01-01) (46-jaraĝa)
en Derbyshire
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr
Infanoj de Joseph Pickford pentritaj de Joseph Wright of Derby

Biografio redakti

Pickford naskiĝis en Warwickshire en 1734 sed li translokiĝis kiam infano al Londono kie lia patro mortis. La komenca trejnado de Pickford estis entreprenita de la ŝton-masonisto kaj skulptisto Joseph Pickford (lia onklo), en lia loko de Hyde Park (Londono). Pickford laboris kun sia onklo dum ĉirkaŭ dek jaroj, trejniĝante unue kiel masonisto kaj poste kiel arĥitekto.[2] Pickford dum iu tempo havis oficejojn ambaŭ en Londono kaj Derby. La arĥitekto translokiĝis al Derby ĉirkaŭ la jaro 1760, kie li estis agento de Foremarke Hall, arĥitekto David Hiorne de Warwick.[2] li edziĝis kun Mary, la filino de Thomas Wilkins, la ĉefa agento de Wenman Coke de Longford Hall,[2] kiun Pickford anstataŭis ĉirkaŭ 1762. La domo kiun li desegnis por si mem, Numero 41 Friar Gate, estas nun la Dom-muzeo de Pickford kaj ankaŭ unuagrada klasifikita konstruaĵo. Kvankam ekde aprilo 2006 la konstruaĵo estis alirebla nur al antaŭ-aranĝitaj grupoj.[3]

Pickford multege laboris tra la tutaj Midlandaj provincoj de Anglio, precipe desegnante urbajn kaj kamparajn domojn en la Palladia stilo. Signifa nombro el liaj amikoj kaj klientoj estis membroj de la influa Luna Societo, inkluzive de la potisto Josiah Wedgwood, la pentristo Joseph Wright of Derby, kaj la inventistoj Matthew Boulton kaj John Whitehurst.

Ĉefaj verkoj redakti

  • "St Helen's House", King Street, Derby, Derbyshire (1766-1767) por John Gisbourne.
  • "Hams Hall", Coleshill, Warwickshire por CB Adderely (1768, nun malkonstruita).
  • "Etruria Hall", Stoke on Trent, Staffordshire por Josiah Wedgwood (1768-1770, nun entenas parton de hotelo).
  • "St Mary's Church", Birmingham, West Midlands (1773-1774, nun malkonstruita).

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Oxford Dictionary of National Biography.
  2. 2,0 2,1 2,2 (1984) “The Villas and Town Houses of Joseph Pickford of Derby (1736-82)”, Architectural History 27 (Design and Practice in British Architecture: Studies in Architectural History Presented to Howard Colvin), p. 308–319. 
  3. Protesters opposing museum cuts , BBC, 21 Januaro 2006.

Fonto redakti

La ĉefa publikigita inform-fonto pri Pickford estas la libro de Edward Saunders, Joseph Pickford of Derby A Georgian Architect (Alan Sutton, 1993)

Eksteraj ligiloj redakti