Joseph Rhodes

brita ĵurnalisto kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Joseph RHODES (naskiĝis la 9-an de julio 1856 en Keighley, Britio, mortis la 28-an de februaro 1920 samloke) estis ĵurnalisto kaj brita esperantisto kaj Esperanto-vortaristo. Fondinto de la unua Esperanta Societo en Anglujo en Keighley in 1902.

Joseph Rhodes
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1856 (1856-07-09)
en Keighley
Morto 28-an de februaro 1920 (1920-02-28) (63-jaraĝa)
en Keighley
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantistoĵurnalisto • vortaristo
vdr

Rhodes laboris kiel ĵurnalisto kaj restis fervora kaj agema laboranto por Esperanto ĝis la fino. Interalie li ankaŭ estis inter la fondintoj de la Brita Esperantista Asocio en 1904. Li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[1]. En 1911, dum la Antverpena UK, li estis raportisto de la kunveno de protestantaj Esperantistoj kiuj decidis la kreon de KELI[2].

Ambaŭ liaj vortaroj estis gravaj por la frua epoko de la Esperanta leksikografio antaŭ la unua mondmilito. La rim-vortaro de 1905 povas esti rigardata kiel unu el la unuaj inversaj vortaroj de Esperanto entute. Lia angla-Esperanto vortaro de 1908 apartenas al la grandaj tiuepokaj kune kun tiu de Presa Esperantista Societo (franca), Boirac (difinvortaro kaj esperanta-franca 1909), Christaller (germana 1910) kaj Kabe (difinvortaro 1911). Carlo Bourlet ("C.B.") prave recenzis: ".. nuntempe la vortaro naci-esperanta la plej grava, la plej plena, kaj ankaŭ, .., unu el la plej bone kaj zorge verkitaj." (La Revuo, 3a jaro 1909, n-ro 6 (30), p. 286-287).

Verkaro redakti

  • 1903: Traduko de la ,Ekzercaro‘ - First Lessons in Esperanto
  • 1905: Vortaro de Esperantaj Rimoj, represo 1984 ĉe eldonejo Artur E. Iltis, Saarbrücken
  • 1908: English-Esperanto Dictionary, Londono 1908, 547 p.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.
  2. Hendrik Arie de Hoog, Nia Historio. K.E.L.I, Kristana Esperantista ligo Internacia de 1911-1961, Hardinxveld: KELI, s.d. [1964], p. 26.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti