Joseph Süß Oppenheimer

Joseph Ben Issachar Süßkind OPPENHEIMER (mallonge Joseph Süß Oppenheimer, ankaŭ malice Jud Süß) (naskiĝis la 12-an de februaro 1698[1] en Heidelberg, mortis la 5-an de februaro 1738 en Stutgarto) estis financa konsilisto de duko Karl Alexander de Virtembergo. Post morto de la princo, oni ekzekutis lin pro falsaj akuzoj. Li estis historia ekzemplo por novelo de Wilhelm Hauff (Jud Süß) en 1827 kaj por romano de Lion Feuchtwanger (same nomita Jud Süß) en 1925. La nazia Germanio eluzis la historion por la samnoma propaganda filmo Jud Süß en 1940.

Joseph Süß Oppenheimer
Persona informo
Naskiĝo 12-a de februaro 1698
en Heidelberg
Morto 4-an de februaro 1738 (1738-02-04)
en Stutgarto
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Oppenheimer vd
Parencoj Samuel Oppenheimer vd
Profesio
Okupo bankisto • entreprenisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Joseph Süß Oppenheimer plenkreskis en Heidelberg en burĝa, juda, komercista familio. Li veturis de 1713 ĝis 1717 al Amsterdamo, Vieno kaj Prago. Li baldaŭ okupiĝis pri financoj kaj donis krediton al nobeloj. Tiu agado alportis por li riĉecon kj respekton. Li konatiĝis en 1732 en Wildbad Karl Alexander, kiu suferis pro kronika monmanko. La princo nomumis Oppenheimer al sia kortega oficisto, por kolekti monon por financado de la ŝtato.

Kiam Karl Alexander iĝis - post morto de Eberhard Ludwig - princo de la duklando Virtembergo en 1733, Oppenheimer ricevis decidrajtojn en ekonomiaj kaj financaj aferoj. Oppenheimer en 1736 iĝis sekreta financa kaj politikista konsilisto de la princo. Karl Alexander jam longe antaŭ sia surtroniĝo ŝanĝis de la protestanta al la katolika eklezio. Tiel dum lia kvarjara regada tempo (1733-1737) regis la katolika princo per juda konsilisto la protestantan loĝantaron, kio kaŭzis streĉon.

Post certigi monavidon de la princo, Oppenheimer enkondukis multajn novigojn. Li fondis tabak-, sapo- kaj porcelanmanufakturon kaj ankaŭ la unua bankon de Württemberg, kiun li mem funkciigis. Li vendis komercajn rajtojn pri salo, ledo kaj vino al judoj. Li komercis ankaŭ per juveloj, oro, arĝento, ŝtataj moneroj, organizis loterion kaj hazardludojn, peris en juraj konfliktoj.

Princo Karl Alexander akceptis tute la proponojn de Oppenheimer, sen aprobo de la loĝantaraj reprezentoj. Lia bonstato riĉeco, rigideco en la mona kaj imposta politiko alportis malamon kaj envion.

Kiam Karl Alexander mortis abrupte la 12-an de marto 1737 pro apopleksio, oni arestis samtage Oppenheimer. Oni akuzis lin pro ŝtatperfido, majesta ofendo, prirabo de la ŝtata kaso, ofickomerco, subaĉetebleco, hontigo de la protestanta religio kaj seksa kontakto kun kristaninoj. Oni akuzis lin eĉ pri seksumado kun 14-jaraĝulino. Kvankam du akuŝistinoj konfirmis virgecon de la junulino, oni do juĝis lin je morto la 9-an de januaro 1738. Pruvoj ne ekzistis je iu ajn akuzo, oni rezignis pri nomumo de la krimagoj aŭ bazigo de la juĝo.

Oni ekspoziciis lin en ruĝe pentrita kaĝo kaj promesis amnestion, se li konvertiĝos al la kristanismo. Tion li rifuzis kaj antaŭ la morto parolkantis la kanton Ŝema Izrael.

Li estis pendumita la 4-an de februaro 1738 antaŭ 12.000 spektantoj. La ekzekuto okazis sur la Stutgarta ekzekutejo, la t.n. Prag. La korpo de Oppenheimer restis dum 6 jaroj en la fera kaĝo, ĝis la filo de la duko, Karl Eugen de Virtembergo jure plenaĝiĝis kaj tuj ordonis entombigon de la korpo.

Fontoj redakti

  1. Ĝenerale kiel naskiĝjaro estas malĝuste menciita la jaro 1692, sed dum la pridemandado en Stutgarto Süß mem atestas kiel naskiĝjaron 1698. Laŭ Haasis 2001, p. 12-21, kroma malĝusta aserto estas, ke li kreskis en geto - Heidelberg ne havis geton.

Literaturo redakti

  • Hellmut G. Haasis: Joseph Süß Oppenheimer, genannt Jud Süß. Finanzier, Freidenker, Justizopfer Reinbek: Rowohlt TB, 2001, ISBN 3499611333 (Joseph Süß Oppenheimer, nomita Judo Süß. Financisto, liberpensulo, justicviktimo)