Josefo SOUHAM (naskiĝis la 30-an de aprilo 1762, en Lubersac, Corrèze kaj mortis la 28-an de aprilo 1837) estis generalo de Napoleono. Li ludis rolon en la perfido de Marmont.

Joseph Souham
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1760 (1760-04-30)
en Lubersac
Morto 28-an de aprilo 1837 (1837-04-28) (76-jaraĝa)
en Versailles
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Marie Joséphine Souham
Okupo
Okupo militisto
vdr
Joseph Souham

Unue nura kavaleriano de 1786, li danke al la revoluciaj eventoj elektiĝis en 1792 estro de la 2-a volontula bataliono Corrèze, kaj jam en 1793 li iĝis brigado-generalo, kaj divizio-generalo. Li venkis en la batalo de Muskrono kontraŭ la aŭstra generalo Clairfayt. Post pliaj venkoj li malfermis vojon al la francaj revoluciaj armeoj. Kvankam plurfoje li estis maltrankviligata kaj flenkenmetata pro suspektaj kompromitoj kun reĝimismaj komplotoj, li tamen pluiris sukcesan armean karieron kaj sub la imperio li fariĝis imperia grafo. En la lastaj tagoj de Napoleono en 1814, li troviĝas subulo de marŝalo Marmont. Kiam tiu ĉi sciigas, ke li decidis akcepti la proponojn de la duko de Wellington kaj Talleyrand forlasi la kampon de Napoleono kaj transpasi al tiu de liaj koaliciitaj malamikoj, li verve kunsentas kun li. Poste en la vespero, Marmont ŝanĝas decidon kaj forestiĝas por informi la koaliciitojn, lasante la komandon je SOUHAM. Sed pro miskompreno de mesaĝo SOUHAM kredas, ke la komploto malkovriĝis, kaj ke Napoleono volas venigi ilin por puni ilin, do ili ne plu atendas kaj por savi sin li tuj transpasas kun la tuta divizia armeo al la mala flanko. Tiam Napoleono, kiu volis abdiki favore al sia filo, ne plu havas rimedon por postuli ian ajn kondiĉon kaj devas abdiki entute sen kondiĉe.

Poste Souham, iĝas subtenanto de reĝismo, servas la du sinsekvajn reĝojn iĝas inspektoro de infanterio, kaj emeritiĝas en 1832.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.