Joseph Whittaker (botanikisto)

Joseph WHITTAKER (1813 – 1894) estis Brita botanikisto kiu vizitis Sud-Aŭstralion en 1839. Whittaker havis 300 plantojn el tiu vojaĝo en Kew Gardens[1] kaj 2,200 prem-platigitajn Britajn plantojn en Muzeo kaj artgalerio de Derby.[2]

Joseph Whittaker
Persona informo
Naskiĝo 1813
en Breadsall, Derbyshire
Morto 2-a de marto 1894
en Morley, Derbyshire
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

Biografio redakti

Fruaj tagoj redakti

La preciza naskiĝdato de Whittaker ne estas konata. Li estis baptita en Quarndon apud Derby la 8-an de februaro 1813. Lia patro, ankaŭ nomita Joseph, estis laboristo, adziĝinta kun Sarah (naskiĝnomita Clarke).[3] Oni kelkfoje raportis, ke la filo naskiĝis en Breadsall en 1815.[1]

Botaniko de Aŭstralio redakti

 
Adelajdo en 1839 kie Whittaker estis ĝardenisto

En 1838 Whittaker lasis sian okupon de "ĝardenisto" kiam li eknavigis kun sia nova dunganto Lt. Kol. George Gawler, kiu antaŭ nelonge estis nomita kiel dua Guberniestro de Sud-Aŭstralio. Whittaker, sep aliaj dungitoj el Derbyshire, Gawler kaj liaj edzino kaj infanoj alvenis sur la Pestonjee Bomanjee la 12-an de oktobro 1838 en Adelajdo. Ili faris kvar-monatan vojaĝon tra Tenerifo kaj Rio-de-Ĵanejro.[4] Kiam Whittaker kaj Gawler alvenis ili trovis ke la kondiĉoj estis malbonaj, tial ĝardenado ne estis la ĉefa prioritato.[5]

 
La Kompania Fiŝkapta Stacio en Encounter Bay en 1838 laŭ William Light

Li estas konata pro la plantoj kiujn li kolektis ĉirkaŭ Adelajdo en Sud-Aŭstralio en 1839-1840. Dum paŭzoj en sia okupo Whittaker vojaĝis al multaj lokoj en Sud-Aŭstralio kie li kolektis kaj konservis plej diversajn specimenojn de plantoj. Tiuj ĉi inkludis Lofti-Montaron, Mount Jagged, River Torrens, Murej-Riveron kaj Hindmarsh River. Whittaker estis la unua persono kiu serioze kolektis el la montara distrikto de Fleurieu Peninsula, Encounter Bay kaj Mount Barker.[6]

Whittaker restis en Sud-Aŭstralio dum 19 monatoj antaŭ ol navigi hejmen sur la Katherine Stuart Forbes kiu eknavigis de Port Adelaide la 11-an de aprilo 1840. Dum la vojaĝo hejmen lia ŝipo haltis kvarfoje en Kanguru-Insulo, Maŭricio, Sankta Heleno kaj Corvo Island en la Acoroj. Whittaker kolektis kaj prem-platigis pliajn specimenojn de plantoj kiam la ŝipo troviĝis en tiuj ĉi havenoj.[7]

Botaniko de Derbyshire redakti

 
Orchis morio. unu el la prem-platigitaj plantoj de Whittaker en herbario de Muzeo de Derby

Whittaker revenis al Anglio la 23-an de septembro 1840 kaj en 1844 li rekomencis kolekti plantojn. Lia aktiveco kulminis en 1851 kaj 1852, ĉesante iom post 1867. Li kolektis el multaj partoj de Derbyshire, sed li okaze vojaĝis ekster la provincon inkluzive Bulwell, Nottinghamshire, Rhyl kaj Denbigh en Kimrio.[8]

En 1846 li vivis en Breadsall en Derbyshire kie li estis lernejestro de Breadsall Boys School[9]. El ĉi tie li korespondis kun William Jackson Hooker Direktoro de botanikaj Kew Gardens klopodante interŝanĝi kelkajn el siaj aŭstraliaj kaj rilataj specimenoj kontraŭ nombro da libroj pri Brita botaniko. Whittaker kolektis proksimume 300 plantojn kiuj estis fine akiritaj de Kew.[1] La kolektoj de Whittaker el ekster Unuiĝinta Reĝlando estas nun en Kew Gardens. Specio de Drozero Drosera whittakeri estis nomita laŭ Whittaker.

En februaro 1847 Whittaker estis elektita membro de "Botanical Society of London" kaj li kontribuis per specimenoj al ĝia interŝanĝa aranĝo inter 1849 kaj 1853. Li poste aliĝis al "Botanical Exchange Club" kaj fine al "Botanical Locality Record Club". En 1847 li amasigis sufiĉe da botanikaj informoj por publikigi "Listo de raraj plantoj trovitaj en ĉirkaŭaĵo de Breadsall, Derbyshire".[10] Ĝi enhavis mikson de ambaŭ raraj kaj relative abundaj specioj, kaj donis bonan indikon pri la botanika diverseco de tiu-tempa areo. En 1857 li estis lernejestro de 90 infanoj en Breadsall en Derbyshire, vilaĝo kies enloĝantoj inkluzivis la naturalistojn Pastro Henry Harpur Crewe kaj Francis Darwin. La lernejo estis financita de la familio Harpur-Crewe.[11]

Whittaker vivis en malgranda vilaĝo de Morley apud Derby en Ferriby Brook (la nomo de lia domo) kun sia edzino Mary en la malfruaj 1850-aj jaroj. Li daŭrigis instruadon tie, prenante ĝis 12 studentoj en sian klason, kutime post kiam ili forlasis la lokan lernejon, kaj estis inter 8 kaj 18-jaraĝaj.[2] Li fine starigis grandan kolekton de vivaj plantoj. Lokaj hortikulturaj grupoj raportis, ke li kreskigis pli ol 1,300 malsamaj specioj. En 1864 li publikigis verkon notante la lokan malaperon de la Cypripedium calceolus kun pastro Henry Harpur Crewe.[12] En 1871 li ne plu estis lernejestro, kaj listigis sin kiel "grajn- kaj flor-vendiston".[13] En 1881 tiuj ĉi raportoj priskribis lin kiel "planto-vartiston kaj farmiston", kun du servistoj vivantaj en lia domo, plus 20-jaraĝa William Whitehead.[14] Whitehead estis fariĝonta partnero en ilia entrepreno de legom-kultivado.[15]

La aktiveco de kolektado de plantoj de Whittaker komencis malkreski ĉirkaŭ 1863, ĉirkaŭ la tempo kiam lia botanika partnero, Henry Harpur Crewe, translokiĝis por fariĝi Rektoro de Drayton Beauchamp en Buckinghamshire. La sekvan jaron ili kunlaboris en la produktado de manuskripta listo de la ĉefaj florantaj plantoj kaj filikoj de Derbyshire.[16] Lia partnereco kun Crewe daŭris almenaŭ 18 jarojn kaj estis tre produktiva. La sidejo de la familio Harpur Crewe estis bazita apud Calke Abbey kaj ili fondis la lernejon de Breadsall.

En la malfruaj 1880-aj jaroj Joseph Whittaker donis valoran helpon, kaj provizis diversajn specimenojn de plantoj, al pastro William Hunt Painter kiu estis publikigonta libron pri la Flaŭro de Derbyshire.[17][18] Multaj el la specimenoj kaj raportoj de Whittaker estis ankaŭ uzitaj de William Richardson Linton, vikario de Shirley, Derbyshire en posta Flaŭro de Derbyshire en 1903.[16]

Whittaker mortis la 2-an de marto 1894 kaj memor-pupitro kaj gravurita plato el latuno estis starigitaj per popola subskribo en St Matthew's Church, Morley, Derbyshire, kie li estis preĝej-administranto kaj kie li estis entombigita.[2]

Legaco redakti

La kolekto de Whittaker en Kew Gardens devenas de lia vojaĝo al Aŭstralio kaj de ŝip-haltejoj dum lia revena vojaĝo hejmen. Li ankaŭ lasis kolekton de 2,200 prem-platigitaj plantoj en 79 volumoj, plejparte el Derbyshire, kiuj nun estas enkorporitaj en la herbario de Muzeo kaj artgalerio de Derby.[2] Ili provizas gravajn atest-specimenojn por lokaj studoj pri flaŭro de Derbyshire. Dank' al lia partopreno en kluboj de botanikaj interŝanĝoj, estas nun specimenoj de Whittaker en multaj muzeaj kolektoj de Unuiĝinta Reĝlando, inkluzive tiujn de Bolton, Birmingham, Gloucester kaj Manchester. La Muzeo de Wisbech kaj Fenland ankaŭ havas malgrandan kolekton.[19]

La specio de karnovoraj drozeroj estis science priskribita de franca botanikisto Jules Émile Planchon en 1848.[20] Ĝi estas komune konata kiel Scented SundewWhittaker's Sundew.[21]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 A.E.Orchard. (1999) A History of Systematic Botany in Australia, 2‑a eldono, Flora of Australia Vol.1, ABRS.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (1999) “Joseph Whittaker: early English botanical visitor to South Australia”, S. Austral. Nat. 73. (3-4): 44-60 (1999) - illus., col. illus. En Icones. Geog=1 Personalia (WHITTAKER_Joseph_(1813-1894)) (KR, 200003613). 73 (3-4), p. 44–60. 
  3. Quarndon Baptism Register 1813-80 D4038/1/2 in Kraehenbuehl and Moyes
  4. "The Pestonjee Bomanjee 1838", Saturday October 13, 1838. Arkivigite je 2014-12-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-07. Alirita 2011-08-10.
  5. R. Hetherington. Gawler, George (1795 - 1869) Biographical Entry. Australian Dictionary of Biography Online. Australian National University. - ISSN 1833-7538
  6. Kraehenbuehl, D.N. (1986). “History of botany in South Australia 1800-1955” Jessop J.P. and Toelken H.R, p. 33–39. 
  7. Hawker, J C. (1899) Early Experiences in South Australia, Adelaide,.
  8. Herbarium specimens at Derby Museum & Art Gallery
  9. Derby Mercury 11/6/1856 reported ten years service
  10. Whittaker, J. (1847). “A list of rare plants found in the neighbourhood of Breadsall, Derbyshire”, The Phytologist II:, p. 901–903. 
  11. (1857) White's 1857 Directory of Derbyshire, p. 179–180.
  12. Cypripedium calceolus. The Flora of Derbyshire. Derby City Council. Arkivita el la originalo je 2011-06-15. Alirita 2011-08-10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-15. Alirita 2011-08-10.
  13. 1871 census reported in Kraehenbuehl and Moyes
  14. 1881 census reported in Kraehenbuehl and Moyes
  15. Derby Probate Register 1894 reported in Kraehenbuehl and Moyes
  16. 16,0 16,1 Linton, William Richardson. (1903) Flora of Derbyshire: flowering plants, higher cryptogams, mosses and hepatics, Characeae. Londono: Bemrose & Sons Ltd..
  17. Painter, W.H. 1889 A contribution to the flora of Derbyshire, London
  18. Painter, W.H. 1902 A supplement to a contribution to the flora of Derbyshire
  19. (2003) “Wisbech and Fenland Museum herbarium (WBCH): a history with a list of collectors”, Watsonia 24, p. 489–494.  Arkivigite je 2011-07-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-26. Alirita 2011-08-10.
  20. Drosera whittakeri. Australian Plant Name Index (APNI), IBIS database. Centre for Plant Biodiversity Research, Australian Government, Canberra.
  21. Drosera whittakeri Planch.. Electronic Flora of South Australia. Arkivita el la originalo je 2012-02-07. Alirita 2011-08-10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-07. Alirita 2011-08-10.

Eksteraj ligiloj redakti